Lee Myung-bak
El Vikipedio
Lee Myung-bak, 2005
Lee Myung-bak (naskiĝis la 19-an de decembro 1941 en Osako, Japanio) estas politikisto de Korea Respubliko. Li estas ano de la konservativa grandnacia partio (GNP) kaj gajnis la prezidentbaloton la 19-an de decembro 2007. Laŭ oficiala rezulto, li ricevis 48,7% da voĉoj, lia plej proksima rivalo Chung Dong-young nur 26,1%. Lee oficiale prezidentiĝis la 25-an de februaro 2008.