Tsung-Dao Lee
Tsung-Dao Lee | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 24-an de novembro 1926 (97-jaraĝa) en Shanghai County, Respubliko Ĉinio | ||||
Lingvoj | angla • ĉina vd | ||||
Ŝtataneco | Usono • Respubliko Ĉinio • Tajvano vd | ||||
Alma mater | Universitato de Ĝeĝjango • National Southwestern Associated University • Universitato de Ĉikago • Tsinghua Universitato • Pekina Universitato • Nankai-Universitato vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Tsing Kong Lee vd | ||||
Gefratoj | Robert C. T. Lee vd | ||||
Infanoj | Stephen Lee • James Lee vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto • universitata instruisto • teoria fizikisto vd | ||||
Laborkampo | partikla fiziko vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Enrico Fermi vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Tsung-Dao LEE (Ŝanhajo, Ĉinio, 25-an de novembro 1926) estas ĉindevena usona fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko kun Chen Ning Yang en 1957. Li malkovris, ke leĝo de la pareca resto povas rompiĝi en la malfortaj rilatoj, kio estis grava paŝo en fiziko de la atomaj korpuskloj.
Lee migris en Usonon en 1946, li komencis doktoriĝan laboron en la Ĉikaga Universitato, sen universitata grado. Li kunlaboris tie kun Yang, poste li laboris en fizika katedro de la Kalifornia Universitato de Berkeley. Li laboris kun Yanggal du jarojn en Institute for Advanced Study (Princeton, New Jersey). Oni nomumis lin docento en 1953 en la fizika katedro de la Kolumbia Universitato.
Lee kaj Young en 1956 konkludis tion, ke la teta- kaj tau-mezonoj estas la samaj (hodiaŭ K-mezono), la pareco ne restas. Wu Chien-hsiung pruvis tion per mezuroj en 1957.
Lee iĝis en 1960 profesoro de la Institute for Advanced Study, tri jarojn poste revenis en la Kolumbian Universitaton kiel profesoro. Li ankaŭ kunhelpis en klarigo de rompiĝo de tempospeguliga invariancio en kelkaj malfortaj rilatoj.