Leek (Groningo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Leek (Groningen))
ISO
Municipo Leek

Flago de la municipo Leek

Blazono de municipo Leek

Flago de la municipo Leek Blazono de municipo Leek
Situo de la municipo Leek
nederlanda municipo
Provinco Groningo
Ĉefloko Leek
Areo
 - Tero
 - Akvo
63,57 km²
62,87 km²
0,70 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
19.533 (1-a de junio 2005)
240,9 loĝ./km²
Geografia situo 53° 9′ N, 6° 23′ O (mapo)53.156.3833333333333Koordinatoj: 53° 9′ N, 6° 23′ O (mapo)
Leek (Nederlando)
Leek (Nederlando)
DEC
Leek
Leek

Map

Gravaj trafikaj arterioj A7
CBS-municipokodo 0022
Telefona kodo 0594
Poŝtkodo 9350–9359, 9810–9819, 9827–9829
Oficiala retejo http://www.leek.nl/
vdr
Topografia mapo de la municipo

Leek (53° 09′ N; 06° 23′ E Mapo) (loĝantaro je la 1-a de junio 2005: 19.533) estas antaŭa municipo en norda Nederlando, en la Westerkwartier (provinco Groningen). La antaŭa municipo havas areon de 63,57 km² (de kiu 0,70 km² akvo).

La vilaĝo ekestis ĉe la reduto kiu estis konstruita dum la Okdekjara Milito.

La nomo venas de la rojo la Lek (aŭ Leke). La vilaĝo kelkfoje estas nomata De Leek (La Leek). La loĝantoj de Leek estas Leeksters (Leekanoj).

Ĉiujare je pentekosta lundo estas Pentekosta foiro kun kermeso kiu komenciĝas je vendredo. Ĉi tiu foiro altiras milojn da vizitantoj el la vasta ĉirkaŭaĵo.

Subdivido[redakti | redakti fonton]

La antaŭa municipo Leek enhavas krom la vilaĝo Leek la sekvajn vilaĝojn: Enumatil, Lettelbert, Midwolde, Oostwold, Tolbert kaj Zevenhuizen.

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Ĉefloko de la municipo estas la samnoma vilaĝo. Ĝi havas limon kun la provinco Drenthe kaj havas kiel plej konata vizitindaĵo la burgo Nienoord, kie establiĝis la Nationaal Rijtuigmuseum (Nacia Kaleŝomuzeo) kaj troviĝas la najbara distriĝa parko. Nordoriente de la vilaĝo situas la Lago de Leek (Leekstermeer) (la officiala nomo estas "Zulthemeer").

La vilaĝoj Tolbert, Lettelbert kaj Midwolde havas vizitindajn malnovajn kirkojn.

Publika transporto[redakti | redakti fonton]

La sekvaj buslinioj prizorgas la publikan transporton en la municipo Leek:

  • linio 38: Leek-Tolbert-Boerakker-Grootegast (nur je lernejaj tagoj)
  • linio 81: Groningen-Leek-Tolbert
  • linio 85: Groningen-Leek-Zevenhuizen-...-Oosterwolde
  • linio 88: Groningen-Hoogkerk-Oostwold-Lettelbert-Midwolde-Leek-Tolbert-Marum
  • Q-liner 316: Groningen-Leek-Tolbert
  • linio 682: Roden-Leek-Groningen(Zernike) (nur je pinthoroj)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Provinco Groningo
Eemsdelta | Groningo | Het Hogeland | Midden-Groningen | Oldambt | Pekela | Stadskanaal | Veendam | Westerkwartier | Westerwolde
Nederlando | Provincoj | Municipoj