Leek (Groningo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto komunumoj en Nederlando Leek (53° 09′ N; 06° 23′ E Mapo) (loĝantaro je la 1-a de junio 2005: 19.533) estas komunumo en norda Nederlando, en la Westerkwartier (provinco Groningen). La komunumo havas areon de 63,57 km² (de kiu 0,70 km² akvo).

La vilaĝo ekestis ĉe la reduto kiu estis konstruita dum la Okdekjara Milito.

La nomo venas de la rojo la Lek (aŭ Leke). La vilaĝo kelkfoje estas nomata De Leek (La Leek). La loĝantoj de Leek estas Leeksters (Leekanoj).

Ĉiujare je pentekosta lundo estas Pentekosta foiro kun kermeso kiu komenciĝas je vendredo. Ĉi tiu foiro altiras milojn da vizitantoj el la vasta ĉirkaŭaĵo.

Subdivido

La komunumo Leek enhavas krom la vilaĝo Leek la sekvajn vilaĝojn: Enumatil, Lettelbert, Midwolde, Oostwold, Tolbert kaj Zevenhuizen.

Vidindaĵo

Ĉefloko de la komunumo estas la samnoma vilaĝo. Ĝi havas limon kun la provinco Drenthe kaj havas kiel plej konata vizitindaĵo la burgo Nienoord, kie establiĝis la Nationaal Rijtuigmuseum (Nacia Kaleŝomuzeo) kaj troviĝas la najbara rekreacia parko. Nordoriente de la vilaĝo situas la Leekstermeer (Lago de Leek) (la officiala nomo estas "Zulthemeer").

La vilaĝoj Tolbert, Lettelbert kaj Midwolde havas vizitindajn malnovajn kirkojn.

Publika transporto

La sekvaj buslinioj prizorgas la publikan transporton en la komunumo Leek:

  • linio 38: Leek-Tolbert-Boerakker-Grootegast (nur je lernejaj tagoj)
  • linio 81: Groningen-Leek-Tolbert
  • linio 85: Groningen-Leek-Zevenhuizen-...-Oosterwolde
  • linio 88: Groningen-Hoogkerk-Oostwold-Lettelbert-Midwolde-Leek-Tolbert-Marum
  • Q-liner 316: Groningen-Leek-Tolbert
  • linio 682: Roden-Leek-Groningen(Zernike) (nur je pinthoroj)

Eksteraj ligiloj

greke http://www.rijtuigmuseum.nl/index.htm greke http://www.leek.nl/leek/website/instyle.nsf/Images/OverLeek/$File/wapen-leek.gif%7C


Ŝablono:KomunumojGroningen