Legendo de la ledra ponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En pluraj regionoj de Germanio kaj Svislando oni rakontas legendon de la ledra ponto. La ledra ponto povus esti lanterna aŭ ŝtupetara ponto.

Palatinato[redakti | redakti fonton]

Burgo Erfenstein de la sudo
Burgo Spangenberg de nordo

Oni rakontis, ke la profundan valon de la rivero Speyerbach inter palatinataj Burgo Erfenstein kaj Burgo Spangenberg transstreĉus ledra ponto. Du fratoj aŭ eble du bonaj amikoj estis, kiuj konstruis la ponton por eviti la penan vojon tra la profunda valo kaj trans la sovaĝa rivero.

La amikeco daŭris plurajn jarojn. Sed iam post forta diboĉado sur Spangenburg estis forta kverelo. Vorto kontraŭ vorto ĝis la Erfenstein-ano pro ĉagreno volis reiri hejmen trans la ponto. Antaŭe li anoncis laŭte: „Mi neniam revenos!“ Samĉagrenite la alia kricas: „Tion vi ankaŭ ne devas. Pri tio mi zorgos!“ Kiam la Erfenstein-ano atingis la mezon de la ponto la Spangenberg-ano tranĉis per sia klavo la ledran rimenon. La ponto falis funden kaj kuntiras la kontraŭulon. Li mortis.

Ekde tiu murdo ekzistis malamikeco inter la du familioj. Ĉiu flanko malhelpis la alian tiel ofte kiel eblis.

La reala kerno de la legendo estas, ke la du burgoj ĉiam apartenis al diversaj posedantoj – komence Spangenberg apartenis al la Spira princelektisto-episkopo kaj Erfenstein apartenis al la grafoj de Leiningen. Ambaŭ staris en certa konkurenco unu al la alia. Pli poste la posedantoj ŝanĝis kaj fine en la jaro 1470 dum la Weißenburger Fehde (= kvereloj de Wisemburgo) la du burgoj estis detruitaj reciproke.

Alia legendo el Ejfelo[redakti | redakti fonton]

Alia legendo el Sauerland[redakti | redakti fonton]

Alia legendo el Nördlinger Ries[redakti | redakti fonton]

Alia legendo el Turingio[redakti | redakti fonton]

Alia legendo el Vogtland[redakti | redakti fonton]

Alia legendo el Ejfelo el malsupra Luzacio[redakti | redakti fonton]

Alia legendo el Svislando[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]