Legendo pri permja urso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La urso sur la blazono de Permjo

"La legendo pri permja urso" (ruse "Легенда о пермском медведе") aŭ "La iranta urso" (ruse "Идущий медведь") estas monumento en la urbo Permjo, kiu reprezentas irantan urson (simbolo de sur la blazono de urbo). Laŭ la aŭtoroj de projekto, la ideo de monumento estas ligita kun opinio de alilandanoj, ke ursoj devas iri laŭ la stratoj de Uralaj urboj. La skulptaĵo lokiĝas en centra parto de urbo, sur la Strato de Lenin, antaŭ la Orgenejo de Permja filarmonio kaj apud la domo de Leĝdona Kunveno de Permja regiono. La aŭtoro de monumento estas skuptisto-monumentisto el Niĵnij Tagil Vladimir Pavlenko, la membro de la Unio de Rusiaj Artistoj kaj la Internacia arta asocio de UNESKO. La monumento estas elfarita el artefarita ŝtono. Ĝi okupas areon ĉirkaŭ 3,5 m2. Maso de la urso estas 2,5 t, maso de la fundamento estas 1 t.[1][2]

La skulptaĵo estas malfermita la 9-an de septembro 2006.[1][3] En la ceremonio alestis: reprezentantoj de skulptista fonduso "Jedinenije", la direkcio de programo "Permjo, la kultura ĉefurbo de Volgio", la krea publiko; rajtigito laŭ rajtoj de homoj en Permja regiono kaj honoraj civitanoj de Permjo. Aleksej Tjutnev, la direktoro de skulptista fonduso "Jedinenije" eldiris pri la skulptaĵo:[4]


Citaĵo
 Ĉiu povas senti potencan energetikon de ŝtono, el kiu la skulptaĵo estas elfarita, tuŝante la urson. Nur aperante, Miĥajlo Potapich tuj fariĝas nekredeble populara persono. Infanoj kaj adoltoj jam estas fotataj brakumante urson kaj rajdante ĝin. Sesjara knabino Oksana decidis regali ursidon kaj metis ĉokoladan bombonon sur ĝian kapon. Jen tio estas tutlanda ŝato! 


En 2007 konekse riparon de domo de Leĝdona Kunveno de Permja regiono la skulptaĵo estis provizore forigita. La 12-an de junio, post fino de rebonigo de placeto, ĝi estis returnita sur la antaŭan lokon.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 В центре Перми появился бурый медведь Arkivigite je 2007-12-05 per la retarkivo Wayback Machine — РИА «Новый Регион».
  2. На пермских улицах появился медведь.. Arkivita el la originalo je 2007-07-06. Alirita 2007-11-13.
  3. Новости. 11 сентября 2006 года Arkivigite je 2011-07-17 per Archive.today — Пермский региональный сервер.
  4. По Перми гуляет гигантский медведь Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine — Бизнес-Сфера. Информационный Портал.
  5. Главный медведь Перми вернулся на прежнее место обитания Arkivigite je 2011-07-19 per la retarkivo Wayback Machine — РИА «Новый регион».