Legio Condor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Legio Condor
emblemo
militista unuo
armea legio
Komenco 1936 vd
Fino marto 1939 vd
Lando(j) Nazia Germanio vd
vdr

Legio Kondor (aŭ originale Legión Cóndor) estis gruparo el diversaj aktivaj armeaj unuoj de Wehrmacht (aerarmeaj, tankaj, komunikaj, transportaj, mararmeaj kaj instruaj unuoj), kiun oni formis je ordono de Adolf Hitler por apogi generalon Francisco Franco en la Hispana Enlanda Milito. La soldatoj estis en hispanio (por la publiko kaŝe) engaĝitaj, por kontraŭbatali la komunisman danĝeron. Fakte la legio batalis en la eŭska regiono kontraŭ la eŭska separismo. Anoj de la Legio Condor povis per la soldatservo en Hispanio malpliigi la soldatservan tempon kaj ricevis pli altan soldon ol la hejme restintaj soldatoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Enlanda Milito komenciĝis en tempo, kiam granda parto de la hispana armeo garnizonis en Maroko. Ĉar la ribelantoj akiris regadon super la marvojoj, restis nur la aera vojo por transporti trupojn al la hispana kontinento. Por tiu celo apogis Hitler generalon Franco per 3 Ju 52-flugmaŝinoj.

Post kiam en oktobro de 1936 la milita situacio stagnis kaj la respublikanoj akiris bonajn poziciojn per apogo de la Internaciaj Brigadoj el Sovetunio, Francio kaj eĉ el Usono (Lincoln-Brigado), Hitler decidis la 30-an de oktobro pri pli forta apogo de Franco per aerarmeaj unuoj.

La unua ŝipo ekiris la 7-an de novembro kun 694 soldatoj al Sevilla, kie ĝi alvenis la 16-an de novembro. En la Vintra Operacio Rügen (Winteroperation Rügen) estis translokita aerarmea korpuso, ĉ. 4.500 homoj al Hispanio. Tio entenis batalgrupon por tri eskadroj de Junkers Ju 52, ĉasgrupon por tri eskladroj de Heinkel He 51, skoltan eskadron kun 12 Heinkel He 70, 4 pezajn kaj 2 malpezajn kontraŭaviadilajn bateriojn, aerkomunikan taĉmenton kaj aerparkon. Ĉiuj germanaj soldataj unuoj estantaj en Hispanio estis asignitaj al aerarmea korpuso, kiu ricevis la nomon Legion Condor. Ties plej granda kontingento estis la aerarmeo.

Oni komisiis pri la ĉefa komando de la legio generalmajoron Hugo Sperrle (6-an de novembro), en taktika rilato li estis sube al la nacia hispana ĉefa komando. La alia ĉefa postenulo estis Wolfram von Richthofen. La legio entenis ĉ. 5.000 homojn kaj atingis neniam pli ol 5.600 homoj. per la Durch regula persona ŝanĝo – por certigi eble por la plej multaj soldatoj spertojn en batalo, milito -, partoprenis ĝis fino de la enlanda milito de 15.000 ĝis 20.000 homoj en la hispanaj bataloj.

Ĉiu partoprenato eluzis la konflikton por provi la plej novajn armilojn inter batalkondiĉoj (ĉefe Heinkel He 111, la fama Junkers Ju 87 (ofte konata kiel Stuka (ŝtuka), apenaŭ prete-produktita Messerschmitt Bf 109.

Oni ne scias ankoraŭ hodiaŭ multe pri la bataleventoj, sed tre konata estas la aeratako kontraŭ la vojponto ĉe Gerniko, kiun la respublikanaj trupoj uzis por provizado al Bilbao. Ĉe tiu atako, Guernica estis tute detruita kaj oni murdis multajn civilulojn. Tiu atako inspiris Pablo Picasso pentri sian konatan verkon Guernica.

Divido (novembro de 1936)[redakti | redakti fonton]

  • ĉefkomandanto: generalmajoro Hugo Sperrle
  • S/88: estra taxcmento
  • J/88: ĉasgrupo kun 4 eskadroj, ekipitaj per He 51 ( 48 flugmaŝinoj)
  • K/88: bombaviadila grupo 4 eskadroj, ekipitaj per Ju 52 (48 flugmaŝinoj)
  • A/88: skolta grupo kun 4 eskadroj:
    • tri for-skolta eskadro kun He 70 ( 18 flugmaŝinoj)
    • unu proksim-skolta eskadro kun He 45 ( 6 flugmaŝinoj)
  • AS/88: mar-skolta grupo kun 2 eskadroj:
    • unu eskadro ekipita per He 59 ( 10 flugmaŝinoj)
    • unu eskadro ekipita per He 60 ( 6 flugmaŝinoj)

entute 136 flugmaŝinoj

  • LN/88: aerkomunika sekcio kun du kompanioj
  • F/88: kontraŭaviadila defenda kanono kun ses baterioj:
    • 4 baterioj kun 8,8-cm-Flak ( 16 pafilegoj )
    • 2 baterioj kun 2,0-cm-Flak ( 20 pafilegoj )
  • P/88: du aerarmeoj - uzinkompanioj

Personoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]