Legomĝardeno de la Reĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La "Grand Carré" (granda kvadrato)
La Lelieur-fruktarbejo kaj la katedralo Saint-Louis
La ĝardenoj de la lernantoj

La Legomejo de la Reĝo estas la legomĝardeno kreita en 1683 ĉe la kastelo de Versajlo (la laboraĵoj daŭris de 1678 ĝis 1683) por la reĝo Ludoviko la 14-a fare de Jean-Baptiste de La Quintinie, tiam direktisto de la reĝaj ĝardenoj. Ĝi vastas 9 hektarojn.

La elektita loko, malmulte taŭga al la starigo de legomĝardeno necesigis konsiderindajn laboraĵojn por senakvigi la antaŭekzistantan marĉejon, « la fetoran lageton », kaj terplenigi la terpecon per bonkvalita tero el la montetoj de Satory. Ampleksaj masonaj laboraĵoj, cele al la starigo de terasoj kaj de altaj muroj, estis plenumitaj de la arkitekto Mansart. La legomĝardeno kuŝas apud la akvo-baseno de « La Svisoj », proksime de la « Oranĝejo ». La reĝo eniris tra monumenta portalo el artferaĵo, la « krado de la Reĝo », kiu rigardas al la akvo-baseno de « La Svisoj ».

Tiu ĝardeno konsistas el du partoj:

— centra parto dediĉita al la kultivado de legomoj;

— « la granda kvadrato » vasta je tri hektaroj. Ĝi estas partigita en dek ses kvadratojn lokitajn ĉirkaŭ granda ronda baseno ornamita per centra spruĉfontano, uzita kiel provizaĵo por akvumi, kaj ĉirkaŭita de kvar plialtigitaj terasoj, kiuj aspektigas ĝin speco de teatra scenejo.

  • La kvadratoj estas ĉirkaŭitaj de pirarboj spaliritaj ĉe kontraŭ-spaliroj. Fine de la 18-a jarcento, la orienta kaj okcidenta terasoj estis ŝanĝitaj en deklivojn por faciligi la cirkuladon de ĉaretoj.
  • Dekduo (origine dudek naŭ) da ĝardenoj, ĉirkaŭe dispartigitaj kaj fermitaj per altaj muroj, ŝirmas fruktarbojn, precipe pirarbojn kaj pomarbojn, parte spaliritajn ĉe la muroj. En 1785, ses muroj estis forigitaj en la suda parto, tro humida kaj ne sufiĉe aerumita. Restas nur kvin ĝardenoj anstataŭ dek unu.

La legomĝardeno sub Ludoviko la 14-a[redakti | redakti fonton]

Ĉar Ludoviko la 14-a ŝatis figojn, de La Quintinie kreis specialan figejon, ĝardenon fositan ŝirmitan kontraŭ vintra kruda vetero, kiu ebligis rikolti figojn je la mezjunio. Ankaŭ estis apartaj ĝardenoj por la melonoj kaj tri ĝardenoj por la "aromherboj, kukumoj kaj aliaj verdaĵoj" kaj ĝardenoj destinitaj por la fragoj kaj la ĉerizoj. Li kreskigis 50 pirajn varietatojn kaj 20 pomajn varietatojn, 16 malsamajn varietatojn de laktukoj por la tablo de la Reĝo. Dum la reĝado de Ludoviko la 14-a la legomĝardeno estis grandega entrepreno. Ĝi laborigis 30 spertajn ĝardenistojn por prizorgi la ĝardenparcelojn, la forcejojn, la 12000 arbojn. Por vidigi la ĝardenajn mirindaĵojn, Ludoviko la 14-a invitis gravajn vizitantojn, kiel la ambasadoron de Siam, la doĝon de Venecio. Li sendigis donace specimenojn de sia preferata piro " Bon Chrétien" (Bona Kristano) al aliaj landestroj. La varietatoj de legomoj kreskantaj en la ĝardeno estis neeviteblaj diskut-temoj dum la vespermanĝoj en Versajlo.

Post Ludoviko la 14-a[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Ludoviko la 14-a en 1715, la Kortego forlasis Versajlon kaj la budĝeto por la ĝardeno multe malgrandiĝis. La tiama direktisto François II Le Normand eksperimentis novajn varietatojn de plantoj. Antaŭe la urbestro de Amsterdamo estis donacinta planton de kafo al Ludoviko la 14-a. Le Normand daŭre kreskigis en forcejo plantojn de kafo ĝis kvar metroj altajn. Tiel la reĝo Ludoviko la 15-a povis trinkigi al siaj gastoj kafo-trinkaĵon devenantan de liaj propraj ĝardenoj. En 1723 la Kortego revenis en Versajlon kaj la tiama direktisto Jean-Louis Le Normand (frato de François Le Normand mortinta) kreskigis ananasojn ĝis 800 plantaĵoj en malaltaj forcejoj. Li plivastigis la sciencan laboron en la ĝardenojn, kiuj ne plu provizis la Kortegon per la kutimaj legomoj kaj fruktoj, sed havigis nur maloftajn kaj apartajn fruktojn. Li eksperimentis maloftajn varietatojn de plantoj kiel eŭforbion, jasmenon, palmojn latania kaj bananojn alportitajn de francaj esploristoj.

Ekde la Franca Revolucio ĝis nun[redakti | redakti fonton]

En 1789 dum la Franca Revolucio, la parceloj de la ĝardeno estis ludonitaj. La iloj kaj la plantoj inkluzive de la 800 plantaĵoj de ananaso estis aŭkciitaj. En 1795 la Nacia Konvencio, revolucia registaro, deklaris ke la legomĝardeno estis nacia Altlernejo. La luantaj farmistoj estis elpelitaj kaj la ĝardeno iĝis lernejo kaj scienca centro. Post la malvenko de Napoleono la 1-a kiam la monarkio estis restaŭrita, granda parto de la ĝardeno estis forlasita, multaj arboj estis mortintaj. La Grafo Lelieur plantigis novajn fruktarbojn kaj malpliigis la plantadon de frumaturaj legomoj. En 1829 novaj forcejoj varmigitaj per varma akvo estis instalitaj, kio ebligis la kultivadon de pli da ekzotaj tropikaj fruktoj kaj legomoj. En 1840 oni sukcesis kultivi bananojn en la Granda Forcejo.

La legomĝardeno posedanta fruktarbejon kun ĉirkaŭ 5000 fruktarboj produktas meznombre kvindek tunojn da fruktoj kaj dudek tunojn da legomoj, kies parto estas vendata en la akcepteja budo.

Klasita kiel historia monumento, la legomĝardeno de la reĝo estas malfermita al la publiko ekde 1991. (Vizito ĉiutage de la deka ĝis la dek-oka, de la unua aprila semajnfino ĝis la lasta semajnfino de oktobro). La legomĝardeno gastigis sinsekve la Centran Lernejon dum la Revolucio, la Nacian Agronomian Instituton en 1848, poste la Nacian Hortikulturan Altlernejon. (École Nationale d’Horticulture ENHS, translokitan en Angers en 1995). Nun la legomĝardeno estas sub la respondeco de la INH (Nacia Instituto pri Hortikulturo kaj Pejzaĝo). Krom la instruado, la lernejo reenigas historiajn varietatojn de plantoj kaj daŭrigas etendigan programon de eksperimentoj. Post du universitataj studadaj jaroj la studentoj pasigas kvar jarojn da studadoj en Versajlo inkluzive de la realigadoj de studadoj pri siaj propraj parceloj, planigante projekton sur aparta grundo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]