Legoscio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Legoscio estas difinita kiel la kapablo legi kaj skribi, aŭ la kapablo uzi lingvon por legi, skribi, aŭskulti, kaj paroli. Modern-kuntekste, la vorto aludas la legadon kaj skribadon ĉe nivelo por sufiĉa komunikado, aŭ ĉe nivelo kiu ebligas onin kompreni kaj komuniki ideojn en legoscia socio. Ekzistas specifa tipo de manko de legoscio, kiu estas absoluta. Ĝi nomiĝas analfabeteco. La procento de legosciantoj en komunumoj varias en ĉiu parto de la mondo, pro sociaj kaj ekonomiaj kialoj. Ankaŭ varias opinioj pri legoscio. Multaj registaroj kaj inter-registaraj organizoj penas altigi la nombron de homoj kiuj scias legi.

Junulino leganta.

Pliaj difinoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 "Legoscio estas la kapablo identigi, kompreni, interpreti, krei, komuniki, kaj komputi, per presitaj kaj skribitaj materialoj kune kun variaj kuntekstoj. Legoscio temas pri gamo de lernado ebligi individuon atingi siajn celojn, disvolvi scion kaj potencialon, kaj partopreni plene en la vasta socio." 
— Pĝ 3 el la Raporto pri progreso de Edukado por ĉiuj en la mondo, 2006, publikigita de UNESKO[1]

La ĝusta divido inter nelegoscia kaj legoscia varias depende de loko. Ekzemple, en agrikultura ekonomio, alta grado de legoscio eble ne estas tiom bezonata, kiom en teknologia ekonomio. Ankaŭ, se oni esploras pri infanoj, estas grave konsideri ke iom da lingvoj estas pli fonetikaj ol aliaj. Ekzemple, infanoj lernas legi en la Angla lingvo pli malfrue ol infanoj kiuj lernas legi en aliaj lingvoj kun pli simplaj skribsistemoj.

Malgraŭ la fakto ke la historio de legoscio sin streĉas je miloj da jaroj al la invento de skribo, kion signifas legoscia variis, depende de la tempo. En mezepoka Britio, ulo legoscia estis tiu, kiu sciis subskribi sian nomon. Alitempe, legoscio estis la kapablo skribi kaj legi Latinon, senrimarke ĉu aŭ ne oni sciis en sia propra lingvo.

Analfabeteco[redakti | redakti fonton]

Analfabeteco en la mondo laŭ landoj.

Analfabeteco priskribas homon (sed ne infanon), kiu scias nek legi nek skribi, ĉar tiu ne partoprenis eĉ elementan lernejan instruadon. La vorto venas de la kombino de la vorto alfabeto kaj la greka prefikso "an-": ἆ kiu signifas neadon. Tiel, analfabetulo estas, ekz-e, tiu el Grekio, kiu scias nek α (alfaon) nek β (betaon), la du unuajn literojn de la greka alfabeto, cele ke la persono ne regas la legadon.

Kaŭzo povas esti nesufiĉa inteligento pro malsano aŭ denaska difekto, sed plej ofta kialo estas la sociaj vivkondiĉoj kiuj malhelpis vizitadon de lernejoj. Tio koncernas ĉefe la t.n. trian mondon, kie la homoj malsatas: zorgo pri nutraĵoj estas por ili unuaranga, dum lerneja edukado nur duaranga problemo. Ekzistas ankaŭ gentaj tradicioj, kiuj malpermesas kleriĝon al virinoj aŭ al anoj de malsuperaj kastoj.

Unesko kaj aliaj internaciaj organizoj entreprenas tutmondan kampanjon kontraŭ la analfabeteco, por kio servas diversaj alfabetigaj projektoj kaj programoj. Unu el eksperimentoj okazas en Afriko pere de Esperanto kiel lingvo kun fonetika ortografio, sekve kun facile instruebla alfabeto.[mankas fonto]

Funkcia legoscio[redakti | redakti fonton]

Funkcia legoscio estas la kapablo ne nur legi kaj skribi, sed legi kaj skribi tiom altnivele, ke oni povas uzi ĝin por funkcii en la socio.

Senlegovoleco[redakti | redakti fonton]

Senlegovoleco ne estas manko de kapablo legi. Ĝi simple estas manko de volo. Laŭ artikolo el la 1991a, plenkreskulaj Usonanoj legadis po 24 minutojn tage. Tiu statistiko estas 75% de la tempo uzita por legi en la 1965a. Ĉirkaŭ duono de Usonanoj preskaŭ neniam legas librojn aŭ gazetojn. Leonard Riggio, iame CEO de librovendejo, Barnes & Noble, traktis ke duono de la libroj kiujn liaj klientoj aĉetas, neniam legatas.[2]

Sanrilata Legoscio[redakti | redakti fonton]

Sanrilata legoscio estas la kapablo kompreni informon skribitan pri sano, por fari decidojn kaj sekvi instrukciojn. Ĝi estas tre grava sed tamen malatentata en la moderna mondo. Ekzemple, esploro de 2600 malsanuloj farita dum 1995 montris ke pli ol 26% de malsanuloj ne komprenas medikamentajn instrukciojn, konsentodokumentojn aŭ bazajn informtekstojn kiuj temis pri sano.[3]

Scienca legoscio[redakti | redakti fonton]

Scienca legoscio estas la kapablo logike rezoni pri situacioj, kaj kompreni la sciencan metodon. Ĝi estas la kapablo partopreni en sciencaj diskutoj de la komunumo[4]. Inter la landoj de OECD Sud-Koreio rangas 1, proksime sekvata de Japanio.[5]

Sociologio[redakti | redakti fonton]

Grafikaĵo de malpligrandiĝo de analfabeteco en la mondo. Y-akso estas procento de popolo.

Oni povas ĝuste supozi ke la procento de legosciantoj en Esperantujo proksimas al 100%. Tio estas ĉar por la plejmulto da homoj, Esperanto estas dua lingvo, kaj ili probable studis ĝin per libroj. Laŭ enketo de Libera Folio en 2004 "preskaŭ ĉiuj respondintoj asertis, ke ili legis esperantlingvan libron dum la lasta semajno aŭ almenaŭ la lasta monato"[6]; iom pli ol triono asertis esti leginta libron pasintsemajne. Oni demandis la vizitantojn de la retpaĝaro de Libera Folio".

Laŭ SIL[7]:

  • 1 miliardo da homoj ne scias legi (26% de la mondo).
  • Du trionoj de la homoj, kiuj ne scias legi, estas virinoj.
  • 98% de senlegosciantoj loĝas en evolulandoj.
  • En la malpli evoluintaj landoj, la grado de legoscio estas 49%.
  • 52% de senlegosciaj homoj loĝas en Barato kaj Ĉinio.
  • La legoscio-grado de Afriko estas <60%.
  • En Afriko sude de Saharo ekde 1980, la nombro de infanlernejanoj malkreskis, de 58% al nur 50%.
  • En evoluadaj ŝtatoj, la procento de infanoj 6-11-jaraĝaj kiuj ne lernejanas estas 15%. En la malplej evoluintaj ŝtatoj, la nombro estas 45%.

Inter la parolantoj de la pli etaj etnaj lingvoj:

  • La averaĝa grado de legoscio estas 31%.
  • La averaĝa grado de legoscio en iliaj denaskaj lingvoj estas 12%
  • En 26 nacioj, pli ol 90% de la tutaj popoloj parolas etajn etnajn lingvojn, kaj en tiuj nacioj, la averaĝa grado de legoscio estas 63%.
  • En 21 nacioj kie <1% de la tutaj popoloj parolas etajn etnajn lingvojn, la averaĝa grado de legoscio estas 93%.
  • Ĉ. 50% (476 milonoj) de senlegosciantoj parolas etajn etnajn lingvojn.

Probable la kialo de la malegaleco de legoscio-gradoj inter viroj kaj virinoj estas ke en multaj socioj, virinoj ne laboras, sed restas hejme por nutri infanojn kaj prizorgi la kamparojn.

En Afriko, ofte nur riĉuloj povas enspezi sufiĉe por aĉeti librojn, kaj iri al privataj lernejoj. Al la publikaj lernejoj ofte mankas eĉ bazaj necesaĵoj por instrui legadon.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Multaj politikaj analizistoj opinias gradon de legoscio grava por pliigi la homan kapitalon. Tiu opinio baziĝas sur la ideoj ke legosciantoj povas esti trejnataj pli malmultekoste ol nelegsciantoj, ili havas pli altan socio-ekonomian staton[8] kaj ĝuas pli sanajn kaj dungiĝeblajn sortojn. Politikaj analizistoj ankaŭ argumentas ke legoscio pliigas eblojn por labori kaj eblojn ricevi altan edukadon. En Keralao, Barato, ekzemple, la statistikoj de morto de virinoj kaj beboj malaltiĝis enorme dum la 1960aj jaroj, kiam knabinoj kiuj lernejanis laŭ la edukadaj reformoj post 1948 komencis havi familiojn. Pli lastatempaj esploristoj tamen pridubas tiujn eltrovojn, dirante ke la malpliiĝo de mortaj statistikoj rilatas al edukado pli ĝenerale[9].

Jen pli da faktoj eldonitaj de SIL solene de Internacia Legoscio-Tago[7]:

Legoscio-grado Averaĝa malneta enlanda produkto
<55% $600
55-84% $2400
85-95% $3700
>96% $12 600

En Usono, multaj grandaj firmaoj konstatis la problemon de manko de legoscio inter dungitoj. Motorola elspezis 5 milionojn da dolaroj por eduki laborantojn. Inter 1982 kaj 1991, Ford Motor Company instruis bazajn kapablojn inkluzive legoscion al 32 000 dungitoj. La Firmao Simon & Schuster traktas ke en Usono estas merkato de $500 milionoj jare por instrui rimedan legoscion kaj aliajn bazajn kapablojn por dungitoj.[2]

Pedagogio[redakti | redakti fonton]

Libroj estas tre interesaj por beboj. Unue, beboj ŝatas la aspekton de la brilaj koloroj. Ofte ili ŝatas meti la angulojn de la libroj en siajn buŝojn. En multaj hejmoj kie mono sufiĉe abundas, plenkreskuloj aĉetas multajn librojn por beboj kaj legas ilin. Dum la beboj kreskas kaj evoluas iom da lingvo scio, ili komencas interesiĝi pri la rakontoj. Ofte okazas tempo dum kiu la beboj ŝatas lude legi. Tio signifas ke ili ne jam scias legi, sed jam parkeris la rakontojn en la libroj kaj ripetas frazojn kaj mem turnas la paĝojn. Post ada legado de la plenkreskuloj, infanoj ekkomprenas skemojn inter la vortoj, kaj tiel ili komencas lerni pri literoj.[10]

Kiam studentoj komencas skribi, estas tre malfacile memori ĉiujn detalojn kaj ankoraŭ fini la rakonton. Tial, ili ofte faras facile evidentajn erarojn. Estas tre grave por la memfido de infano, ke plenkreskuloj, legante la verkon de la infano, ne atentigu pri tro da eraretoj samtempe.[11]

Ekzistas kvar partoj de la lernado[12]:

  • Scii kiel formi vortojn de literoj kaj sonoj;
  • Konstati vortojn viditajn;
  • Kompreni kiel vortoj kuniĝas por fari frazojn;
  • Scii pri la tipoj de libroj kaj kiel ili funkcias.

Alternativaj pedagogiaj skoloj kiel Valdorfa pedagogio kaj Montesoria pedagogio kritikas publikajn lernejojn pro ŝajna trudo de lernado, kaj pro tio ke studentoj lernas pli bone se ili mem evoluas intereson en legado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La malrapideco de disvastiĝo de alfabeteco en la antikva mondo. alfabetaj :
  • ██ ĉirkaŭ la 24-a jarcento a.K.
  • ██ ĉirkaŭ 14-a jarcento a.K.
  • ██ ĉirkaŭ 4-a jarcento a.K.
  • Notu ke aliaj Aziaj socioj estis alfabetaj en tiuj tempoj sed ili estas ne inkluzivitaj en ĉi tiu mapo. Notu ankaŭ ke eĉ en la kolorigita regionoj, alfabeteco estis kutime limigita al elito.

Frue, legoscio estis metia sekreto de skribistoj, kaj multaj historiaj reĝlandoj dungis arojn de skribistoj. Malofte skribosistemoj estis importitaj el fremdaj landoj. Tiuokaze do importintoj skribis per fremdaj lingvoj.

Socioj kie la procentoj de legosciantoj estis kompare altaj inkluzivas klasikan Atenon kaj la Islaman Kalifujon[13]. En la okazo de Kalifujo, la vasta uzo de papero kaj la prezento de publikaj lernejoj havis ĉefan rolon[14].

Manko de legoscio en Francio dum la jarcentoj 18-a kaj 19-a.

En Anglio dum la 12-a kaj 13-a jarcentoj, legoscio de specifa alineo de la Biblio donis al kulpigito avantaĝon de ekleziaro, kiu permesis homon esti juĝata antaŭ eklezia juĝejo anstataŭ nereligiema juĝejo, kie la kondamnoj estis pli akraj, kutime morto[15]. Pro la fakto ke la Biblia alineo estis ĉiam Psalmo 51 (Miserere mei, Deus... - "Ho Dio, kompatu min..."), senlegosciantoj povis parkeri la tekston antaŭe.[16]

Je la mez-18a jarcento, alta nivelo de popola legoscio en Kimrio donis al ĝi unu el la plej altaj statistikoj tra la mondo. Tio estis pro la lerneja sistemo de ministro Griffith Jones el la Eklezio de Anglio, kiu celis doni al ĉiuj la scion bezonatan por legi la Biblion en la Kimra lingvo. Simile, almenaŭ duono de la popolo de Nov-Anglio dum la 18a jarcento estis legoscia, eble pro la Puritanisma kredo je la graveco de lego de la Biblio. Je la Usona revolucio, legoscio en Nov-Anglio estis ĉ. 90%.

Legoscion ne ĉiam akompanas skriboscio. La leĝo de la eklezio de la Reĝejo de Svedio (kiu ankaŭ dum tiu tempo inkluzivis Finnio kaj Estonio) de la jaro 1686-a devigis ĉiujn lerni legi. Je la fino de la 18a jarcento, la procento de homoj kiuj sciis legi estis proksime al 100%. Sed, eĉ en la 19a jarcento, multaj Svedoj, ĉefe virinoj, ne sciis skribi.

La situacio en Anglio estis multe pli malbona ol en Skandinavio, Francio kaj Prusio. Je 1841, 33% da viraj Angloj kaj 44% da Anglinoj signis edziĝajn atestojn per markoj ĉar ili ne sciis skribi. Publika edukado, subvenciita de la registaro, nur estiĝis en Anglio en la 1870-a. La historiisto Ernest Gellner, argumentas ke la kontinentaj Eŭropaj landoj multe pli sukcesis estigi publikan edukadon ĉar Eŭropaj registaroj estis pli emaj investi monon en siajn tutajn popolojn.[17]

Malgraŭ la fakto ke legoscio en la okcidento rilatas al la invento de la presilo kun moviĝeblaj karakteroj de Johannes Gutenberg en la 15a jarcento, ne antaŭ la Industria Revolucio de la mez-19a jarcento papero kaj libroj estis sufiĉe malaltprezaj por ke ĉiuj klasoj povis aĉeti. Eĉ hodiaŭ la kosto de libroj estas baro por malriĉuloj en malpli industriaj nacioj. Tiuokaze, ne nepre temas pri legoscio, sed legopovo.

Historiisto, Harvey Graff, argumentis ke la prezento de lernejoj por la amasoj estis subtila maniero por regni, ke la popolamaso legis nur librojn de la institucioj. Tio povintus esti maniero certiĝi, ke la popolo ne iĝis tro radikala pro lego de literaturo kontraŭregistara. Harvey Graff argumentis ke publika lerneja sistemo estis klopodo regni la disvastiĝon de legado, ne peno por inciti ĝin.

Tra historio, manko de legoscio estis uzata kiel maniero superregi homojn. Iukaze, legoscio edukas kaj disvastigas informon, kiu, kaze de voĉa aŭ mansigna lingvo, ne povas esti disvastigita. Pro tio, manko de legoscio estis trudata por malebligi revoluciojn. En la Angla libro, Narrative of the Life of Frederick Douglass, an American Slave (Rakonto de la Vivo de Frederick Douglass, Usona Sklavo) de Frederick Douglass, eldonita dum 1845 kaj nun trovebla ĉe Projekto Gutenberg, Frederick skribis[18]:

Citaĵo
 Mi loĝis en la domo de Mastro Hugh kaj lia familio dum sep jaroj. Dum tiu tempo, mi sukcese lernis legi. Por fari tion, mi uzis multajn strategiojn. Mi ne havis kutiman instruiston. Mia mastrino, kiu kare komencis instrui min, decidis, sekvante la admonon de sia edzo, ĉesi instrui kaj ankaŭ penis ĉesigi iujn instrui min entute. [...] Ekde tiu tempo, mi estis proksime spektata. Se mi estis en aparta ĉambro dum iu konsiderinda daŭro de tempo, estis suspektata ke mi havis libron, kaj mi estis tuj vokata por raporti mian faradon. 
— Ĉapitro 7.

En multaj lokoj, la instruo de nigruloj en Usono dum la tempo de la Usona Enlanda Milito estis kontraŭleĝa. Post tiu epoko, oni permesis voĉdoni nur se ili sciis legi[19]. Dum 1964 en Brazilo, Paulo Freire estis arestita kaj ekzilita ĉar li penis instrui al Brazilaj kamparanoj legi[20].

Mondmovado pliigi la nombron da legosciantoj[redakti | redakti fonton]

Internacia Legoscio-Tago[redakti | redakti fonton]

Afiŝo de UNESKO pri la 2007a Internacia Legoscio Tago

Dum la 17a de Novembro, 1965, UNESKO anoncis ke la 8a de Septembro, ĉiujare, estu Internacia Legoscio-Tago. Ĝia celo estas sciigi la gravecon de legoscio al homoj, komunumoj kaj socioj. Ĉiujare dum la tago, UNESKO memorigas la internacian komunumon pri la ĝisdato de legoscio tutmonde. Festoj ankaŭ okazas en multaj lokoj, tra la mondo[21].

La temo de la tago dum 2007 kaj 2008 estis "Legoscio kaj Sano". Specife, la 2008a tago forte emfazis "Legoscion kaj Epidemiojn", zorgante pri la mondproblemo de kontaĝaj malsanoj kiel HIV, tuberkulozo kaj malario.[22]

Por disvastigi informon al la publiko pri la eksterordinara valoro de la skribita vorto kaj la neceso promocii la gravecon de legosciaj socioj, la jenaj verkistoj apogas UNESKOn per la Verkistoj por Legoscio Iniciato[23]:

Ne nur verkistoj kontribuas promociante scion pri la problemo de manko de legoscio. Ankaŭ ekzistas multaj karitataj organizaĵoj kaj firmaoj kiuj subtenas. Ekzemplo estas Montblanc (plumoj). Dum la 2009a Internacia Legoscio Tago, Montblanc aŭkciis 12 pentrojn de famaj aktorinoj, kaj donacis la monon al UNICEF.[24]

Unuiĝintaj Nacioj Legoscio Jardeko[redakti | redakti fonton]

Lanĉita dum 2003[25], la jardeka iniciato celas specife la 35 ŝtatojn kun legoscio gradoj je <50%, aŭ tiujn, kiuj havas pli ol 10 milionoj da homoj kiuj ne scias legi. Ĝi intencas fari tiun per ĝia LIFE programo[26]. Ĝi operacias pro la jenaj kialoj:

En Nacioj[redakti | redakti fonton]

Legosciaj proporcioj laŭ landoj

Regionaj opinioj pri legoscio varias. Ekzemple, en Afriko sude de Saharo, homoj ofte opinias ke legoscio estas rezulto de koloniismo, kompare kun la tradicia loka maniero transdoni informon, per voĉaj rakontoj.

Barato[redakti | redakti fonton]

Ĉ. 35% de la senlegosciantoj en la mondo estas en Barato. Unu aŭguro de Room To Read (Ĉambro por Legi) organizo estas ke je 2020, pli ol 50% de la nelegosciantoj en la tuta mondo estos en Barato[27].

Sociologio[redakti | redakti fonton]

Legoscio statistikoj de apartaj Barataj ŝtatoj inter 1981 kaj 2001

La legoscio-statistikoj varias multe inter la ŝtatoj. Ekzemple, Keralao havas legoscian statistikon de 99.86%, kaj Bahiro nur 47%. Tiuj ŝtatoj kontrastas socio-ekonomie ankaŭ alimaniere: Vivodaŭro de naskiĝo estas 71.61 por viroj, 75 por virinoj en Karalao; 65.66 por viroj, 64.79 por virinoj en Biharo. Morto de infanoj po 1000 estas 10 en Karalao kaj 61 en Bahiro. La statistikoj de naskiĝoj inter 1000 homoj estas 16.9 en Karalao, 30.9 en Biharo. La statistikoj de morto inter 1000 homoj estas 6.4 en Keralao, 7.9 en Biharo.[28]

Laŭ UNICEF, estas pli ol 100 milionoj da infanoj kiuj ne estas lernejanoj en Barato.[29]

La legoscio gradoj inter viroj kaj virinoj ne estas egalaj; por plenkreskulaj viroj dum 2009 ĝi estis 76.9% kaj 54.5% por virinoj[30]. Esploroj malkaŝis ke legoscio de virinoj bone indikas ĉu aŭ ne la virino kaj ŝia edzo uzas antikoncipon[31]. Malgraŭ tio, positiva rezulto de la 2001 popolnombrado indikis ke la kresko de virina legoscio (14.38%) estis pli rapida ol tio de viroj (11.13%) inter 1991-2001, signifante ke la seksa breĉo malkreskas[32].

Programoj por pligrandigi la nombron de legosciantoj[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la statistikoj pri la malalta nivelo de legoscio en Barato, la nombro da homoj kiuj scias legi altiĝas. Dum la fino de Brita Hindio en 1947, nur 12% de homoj sciis legi.[33][34]. En 2007, tiu statistiko jam estis 66%.

La nacia tagmanĝo-projekto estis lanĉita dum 1995. Ĝi celas stimuli ĉeestadon en lernejoj per la senpagaj eldonoj de tagmanĝoj, kontraŭstari malsaton kaj ankaŭ kuraĝigi infanojn el apartaj kastoj kunbabili.

Barato kompare kun proksimaj landoj[redakti | redakti fonton]

La jena tablo montras la plenkreskularan kaj junularan legoscion de Barato kaj proksimaj ŝtatoj dum 2002.[35] Plenkreskulara legoscio taksoj baziĝas sur homoj pli aĝaj ol 15. La junularaj taksoj estas por homoj inter 15-24 jaraĝaj (t.e, junularo estas parto de la plenkreskularo).

Ŝtato Plenkreskula legoscio rango Junulara Legoscio rango
Ĉinio 93.3% (2007) [36] -
Sri-Lanko 90.8 (2007) 98.0
Birmo 89.9% (2007) [38] 94.4% (2004)
Irano 82.4% (2007) [39] 95% (2002)[40]
Monda Averaĝo 84% (1998)[41] 88% (2001)[42]
Barato 66.0% (2007)[43] 82% (2001)[43]
Nepalo 56.5 (2007) 62.7
Pakistano 54.2 (2007)[44] 53.9
Bangladeŝo 53.5 (2007) 49.7

Usono[redakti | redakti fonton]

En Usono, pli ol 30 milionoj da homoj ne sufiĉe scias legi, por kompreni ĉiutagajn legaĵojn. Tio estas 14% de la tuta popolo.[45]

Ligo al malalta socio-ekonomieco kaj krimo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Nacia Centro por Edukadaj Statistikoj en Usono[46]:

  • Pli ol 60% de plenkreskuloj en la Usona prizono sistemo scias legi nur je nivelo de kvarjara rango ĉe lernejo aŭ malpli bone.
  • 85% de Usonaj junuloj en prizono estas funkcie nelegosciaj.
  • Plenkreskulaj prizonanoj kiuj ricevas edukadajn servojn dum en prizono havas 16%an ŝancon reveni al vivo de krimo post liberiĝado, kompare kun 70% de tiuj, kiuj ne ricevas edukadon dum en prizono.
  • 43% de plenkreskuloj je la plej malalta nivelo de legoscio loĝas sub la sojlo de malriĉeco, kontraste kun nur 4% de tiuj, kiuj estis je la plej alta nivelo de legoscio.

Laŭ begintoRead.com[47]:

  • Du trionoj de studentoj kiuj ne scias funkcie legi je la kvara rango iame estos en prizono aŭ ricevos ĉekojn de la sociala sekureco sistemo.
  • Tri kvaronoj de homoj kiuj ricevas manĝo-biletojn legas je la plej maltaltaj niveloj de legoscio.
  • 16-19 jaraĝinoj je la sojlo de malriĉeco kaj sube havas sesoble pli fortan ŝancon naskigi bastardojn ol tiuj, kiuj bone legas.

Ĉinio[redakti | redakti fonton]

Signoj en infanlernejo kun ambaŭ Ĉinaj simboloj kaj pinjino.

Dum 1985, la nivelo de edukado en Ĉinio estis 94.2% por junuloj.[48]. Ankaŭ dum tiu jaro, el 1.1 miliardoj da homoj, ĉ. 230 milionoj estis analfabetecaj aŭ funkcie nelegosciaj. La Leĝo pri Naŭ Jaroj de Devigita Edukado (中中华人民共和国义务教育法) estis subskribita dum la 1a de Julio, 1986. Ĝi postulis ke ĉiu infano rajtas ricevi almenaŭ 9 jarojn de lerneja edukado. Nun la legoscio rango por junuloj estas 98.9%, montrante la sukceson de la registara programo disvastigi legoscion tra la lando.

Pro la malfacileco de la skribita formo de la Ĉina lingvo, ekde 1951 la Ĉina registaro prezentis reformojn al la lingvo por ke ĉiuj povus lerni skribi. La reformplano celis:

  • Instigi interregiona komprenado de komuna lingvo;
  • Simpligi skribitajn karakterojn;
  • Prezenti la Latinan alfabeton.

Dum 1956 la registaro prezentis Standardan Mandarinon kiel oficiala lingvo de instruado en ĉiuj lernejoj kaj de la ŝtata amaskomunikilo. Tamen, malgraŭ tiu fakto, ankoraŭ estas centoj da regionaj dialektoj uzataj en Ĉinio.

Dum 1958 la Ĉina registaro aprobis Pinjinon, kiu estas maniero por skribi en la Ĉina lingvo per Latinaj literoj.

Dum 1964, la Komitato por la Reformo de la Ĉina Skribita Lingvo eldonis oficialan liston de 2 238 simpligitaj karakteroj. La filozofio estas ke karakteroj kun malpli da markoj estas pli facilaj lerni. La sola problemo estis ke studentoj kiuj lernis la pli simplan skripton ne povas kompreni malnovan literaturon. Ankaŭ, la plano anstataŭi la Ĉinajn lopografojn kun Latinaj literoj estis forlasita, tamen Pinjino ankoraŭ estas kutime uzata por ekinstrui legadon al studentoj de la Ĉina lingvo, ĝis ili komfortas sufiĉe por ŝanĝi al la Ĉinaj lopografoj.

Inter 1966 kaj 1976, la rango de legoscio fakte malpliiĝis pro la fakto ke kamparanoj neniam uzis sian scion de legado, kiun ili akiris dum en lernejo. Tial la registaro konstatis ke konservi legoscion estas same malfacile kiel disvastigi ĝin.

Vidu Ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Plia Legado[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Education for All Global Monitoring Report, 2006 (Raporto pri progreso de Edukado por ĉiuj en la mondo, 2006, UNESKO Uzita 2010-04-11. (angle)
  2. 2,0 2,1 Stratford P. Sherman; Laurie Kretchmar (1991-11-18). AMERICA WON'T WIN TILL IT READS MORE And instead it's reading less. Yet reading is strongly connected to communicating, thinking, imagining -- the skills any country will need to compete globally. angle. Fortune. Alirita 2010-04-14. ("Usonanoj legas nun pli malmulte")
  3. Nesufiĉa funkcia sano legoscio inter malsanuloj en du malsanulejoj, M.V. Williams, et al, Eldonita de JAMA, 1995. Eldono #274. Paĝoj 677-682. Uzita 2006-06-30. doi = 10.1001/jama.274.21.1677
  4. NCES defino, Uzita 2010-04-15
  5. Scienca legoscio en ŝtatoj de OECD, Uzita je 2010-08-13
  6. Librolegado (enketo ĉe Libera Folio) kun grafikaĵo de eldonado 1991 - 2003 kaj de vendado 1989 - 2000, Uzita 2010-04-15. (esperante)
  7. 7,0 7,1 Internacia Legoscio Tago, Eldonita de SIL, 2001-09-07, Uzita 2010-04-13
  8. Phonics/profitable.html La Laŭsona Paĝo, Uzita 2010-04-15
  9. Graff, 2003
  10. Kiel infanoj lernas legi?, Uzita je 2010-04-14
  11. Kiel infanoj lernas skribi?, Uzita je 2010-04-14
  12. Evoluigi Memfido en Legado, Uzita je 2010-04-14
  13. Liveri Edukadon, de Andrew J. Coulson, 117 paĝoj, eldonita de la Hoover Instituto. Uzita 2008-11-22.
  14. Islamo ĉe la Centro: Teknologio kaj la Radikoj de Moderneco, Edmund Burke, el la 20a eldono de la Ĵurnalo de Monda Historio, Junio, 2009. Eldonita de Universitato de Havajo Preso. doi 10.1353/jwh.0.0045. Paĝoj 165-186.
  15. Bakker, J.H. Prezento Al Angla Leĝa Historio, tria eldono. Londono: Butterworths, 1990. 586pĝ.
  16. Baker, J.H. An Introduction to English Legal History. 3rd eldono. Londono: Butterworths, 1990. p.587 n67.
  17. Gordon, Edward E. and Elaine H. Gordon. Literacy in America: Historic Journey and Contemporary Solutions. Westport, CT: Praeger, 2003. p. 255.
  18. Plena teksto de La Rakonto de La Vivo de Frederick Douglass, eldonita de Gutenberg.org, 2006. Uzita 2010-04-12.
  19. Gordon, Edward E. kaj Elaine H. Gordon. Literacy in America: Historic Journey and Contemporary Solutions. Westport, CT: Praeger, 2003. pĝ. 255.
  20. Lownd, Peter. “Freire's Life and Work.”
  21. UN konservas tradiciojn de festo, Uzita 2010-04-15 (angle)
  22. Legoscio, Uzita 2010-04-15 (angle)
  23. Verkistoj por Legoscio, Uzita 2010-04-15 (angle)
  24. Montblanc retpaĝo pri donaco al la Internacia Legoscio Tago, Uzita 2010-04-15, (angle)
  25. Legoscio Jardeko Anonco, Uzita 2010-04-15
  26. Unuiĝintaj Nacioj LIFE programo, Uzita 2010-04-15 (angle)
  27. Legoscio en Barato, Uzita 2010-04-12 (angle).
  28. Sano Analizo- Karalao kaj Bihar: Komparo, Uzita 2010-04-15. (angle)
  29. Ĉestrataj Infanoj de Azio- Kreskanta Krizo, Eldonita de The Asian Pacific Post, Uzita 2010-04-13.
  30. [1], Uzita 2010-04-15. (angle)
  31. Virina uzo de antikoncipo, A. Dharmalingam, S. Philip Morgan (1996). Popola studoj. Uzita 2010-04-15. (angle)
  32. Legoscio en la 2001 popolnombrado de Barato, Uzita 2009-11-27.
  33. Historio de Edukado en Barato por Studentoj, Jayant Pandurang Nayaka & Syed Nurullah, 1974, eldonita de Macmillan. Uzita 2010-04-12.
  34. India statistics (Statistikoj de Barato), eldonita de UNICEF. Uzita 2009-03-27.
  35. Ekonomia Esploro 2004-05", Ekonomia Divizio, Ministro de Francio, Registaro de Barato, citaĵante UNDP Homa Pliboniĝado Esploro 2004
  36. UNICEF Ĉinaj statistikoj Uzita 2009-03-27.
  37. junulara legoscio, 2004 Uzita 2009-03-27
  38. Rezenco pri Birmo Uzita 2009-11-27.
  39. Statistikoj de Irano Uzita 2009-11-27
  40. Popolo, Sano, kaj Homa Bonesto: Profilo de Irano Eldonita de WRI (Monda Informo Instituto), uzita 2009-11-27
  41. "Unicef esploro aŭguras ke la monda manko de legoscio altiĝos", New York Times gazeto, 09/12/1998."
  42. Junulara Legoscio, eldonita de Worldmapper, Uzita 2009-11-27.
  43. 43,0 43,1 Statistiko de Barato, Uzita 2009-03-27.
  44. [2]
  45. Nacia Kontrolo de Plenkreskula Legoscio Uzita 2010-05-27. (angle)
  46. La Sano Legoscio de Usonanaj Plenkreskuloj, Usona Divido Departemento de Edukado, 2006. Uzita 2010-04-11. (angle)'
  47. Legoscio Statistikoj de Usono, Uzita 2010-04-11 (angle)
  48. Ĉinio Junulara Legoscio Statistikoj Uzita 2010-04-13. (angle)