Lehman Wendell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Lehman WENDELL (ŭendel), (naskiĝis la 2-an de januaro 1878 en Sycamore (Illinois - mortis en majo 1977 en Minneapolis, Usono) estis usona esperantisto kaj dentisto, esperantisto ekde 1907.

Li estis honora membro de ELNA, vicprezidanto de EANA, 1910; prezidanto de Esperanto-Grupo de Tacoma (Washington), 1913; prezidanto de Esperanto-Grupo de Minneapolis kaj Saint Paul (Minnesota), 1925; vicprezidanto de EANA, 1927. Instruis Esperanton en Universitato de Minnesota de 1926. Tradukis Sub la Meznokta Suno; Sep Ridoj; kaj La Lasta Usonano. Membro de UEA dum pluraj jardekoj.

Verkoj kaj tradukoj[redakti | redakti fonton]