Leibniz-instituto pri kultivado de legomoj kaj ornamaj plantoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leibniz-instituto pri kultivado de legomoj kaj ornamaj plantoj
esplora institucio
Lando(j) Germanio vd
Agareo

naturscienco

Membro de Lejbnico-Asocio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Leibniz-instituto pri kultivado de legomoj kaj ornamaj plantoj (germane: Leibniz-Institut für Gemüse- und Zierpflanzenbau Großbeeren/Erfurt e. V., mallongigo: IGZ) estas reserĉ- kaj esplorinstituto kun sidejoj en Großbeeren kaj Erfurto. Ĝi koncentriĝas pri aplikadorientitaj fundamentaj esploradoj sur la kampo de agronomio. La instituto estas membro en la scienca asocio Wissenschaftsgemeinschaft Gottfried Wilhelm Leibniz.

Historio[redakti | redakti fonton]

Konstruo de novaj forcejoj en 1976 ĉe la tiama VEG Saatzucht-Zierpflanzen Erfurt, filio Mittelhausen

La komenco de la instituto estis jam en la 1924-a jaro, kiam sub la estrado de Johannes Reinhold estis instalita en Großbeeren novaj provkampoj kaj instituteto fare de la hortikultura instituto Lehr- und Forschungsanstalt für Gartenbau ĉe la hodiaŭa botanika ĝardeno en Berlin-Dahlem. La großbeeren-a instituto apartenis ĝis 1949 al la dahlem-a.

Post la fondo de GDR estiĝis en Großbeeren la Centra esploradinstituto pri legomkultivado, kiu poste iĝis ero de la Akademio pri agrikulturaj sciencoj de GDR.

En la filio en Erfurto oni elkonstruis la sekcion pri ornamaj plantoj de la kooperativo VEG Saatzucht-Zierpflanzen Erfurt ene de VVB Saat- und Pflanzgut Quedlinburg. Ĝis 1989 ĝi esploradis pri solvometodoj de teknikaj, plantkultivadaj kaj kulturspecifaj problemoj kaj evoluigis novajn produktadmetodojn.

Post la Turniĝo ambaŭ institutoj estis ekzamenitaj en 1991 rilate al efikeco fare de la komisiono Wissenschaftsrat. Laŭ ties rekomendo iĝis nova fondiĝo en la 1-a de januaro 1992 kiel Institut für Gemüse- und Zierpflanzenbau Großbeeren/Erfurt e. V. kaj la akcepto sur la listo de subtenindaj entreprenoj.

Taskoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ statuto estas la devo de IGZ fari bazesploradojn pri kultivado de legomoj kaj ornamaj kreskaĵoj. Celo estas la pretigo de sciencaj fundamentoj por ekonomiema produktado ĝarden- respektive hortikultura. Esplorfokuso ĝenerala jenas: La interligiteco inter kvalito de la produktoj kaj profito novmaniere difiniĝu pro samtempa konsidero al longdaŭra utiligo de limigitaj resursoj de naturo.

Sekcioj kaj biblioteko[redakti | redakti fonton]

La esplorlaboroj etendiĝas je 5 faksekcioj:

  • Modelfarado kaj scienca transdonado/interŝanĝado
  • Nutrado de plantoj
  • Saneco de plantoj (fitopatologio)
  • Generado de plantoj
  • Kvalito

La scienca fakbiblioteko eltenas pli ol 60000 libroj, gazetarvolumoj aŭ aliaj publikaĵoj koncerne la temoj de hortikulturo, biologio, mikrobiologio, ekologio, kreskaĵoj, planta fiziologio. La skribitaĵoj kaj datumbenkoj estas tiel germannlingvaj kiel internaciaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]