Leica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Leica Camera AG

Leica Camera.svg
Jura formo germania akcia kompanio (Aktiengesellschaft)
Dato de fondo 1917
Sidejo Veclaro, Germanio
Estr(ar)o Alfred Schopf
Dungitoj 1300
TTT leica-camera.com
v  d  r
Information icon.svg

Leica [lajka] estas mallongigo de Leitz Camera.

Komence de la 20a jarcento, Leitz (nun Leica) estis fabriko (Ernst Leitz Optische Werke) en la germana urbo Veclaro, kiu produktadis precipe mikroskopojn. Tie laboris inĝeniero Oskar Barnack amanto de fotografio, kiu uzis la tiamajn pezajn fotilojn por negativo sur plato. Iun tagon, dum li konstruis eksponmezurilon por uzo en fotado, kaj eksperimentis kun t.n. 35-milimetra filmobendo, uzata tiame por kino, li rimarkis jenon:

En kino oni uzis la filmobendon vertikale, do la amplekso de la bendo limigas la horizontalan dimension de la bildo -kia estas la plej granda kompare kun la vertikala.

Do, uzante la filmobendon horizontale, la amplekso de la bendo fariĝas la vertikala dimensio de la bildo, kia estas la plej eta, 24 milimetroj, kaj la horizontala dimensio povus etendiĝi al 36 mm, do oni atingas, per la sama kina filmobendo, pli grandan bildon, kaj tial pli altan kvaliton.

Do li decidis fari fotilon tre porteblan uzante tiun ideon. La fotilo estis preta en 1913, kaj la ĉefo Ernst Leitz (Ernst Leitz la Dua) patentis ĝin en 1914. Tamen la produktado de tiaj fotiloj estis haltigita pro la unua mondmilito.

Kiam finiĝis la mondmilito, la unuaj 31 fotiloj de la nova formato estis donitaj al profesiaj fotistoj por uzado en ilia ordinara laboro. Kompreneble, kelkaj ankoraŭ dubis pri la kvalito de la nova fotoformato.

fotilo Leica I, 1925

La nova fotilo Leica estis oficiale prezentita en la Komerca Foiro de Lepzig de 1924. La unuaj fotiloj tiaj havis fiksitan objektivon de 40-milimetra fokusdistanco, kaj metalan bobenujon por la filmobendo, kiu permesis kapti ĝis 40 fotojn. La obturatoro estis glitkurteno.

La fotilo estis tre sukcesa, kaj en la unua jaro oni vendis 1000 ekzemplerojn. Ĉiujare la fabriko enkondukis plibonigojn en la fotilon, kaj, ekzemple, en 1932 la oferto enhavis ŝanĝeblajn objektivojn, demeteblajn antaŭaĵojn, kaj malobturan rapidon de 1/1000 da sekundo.

La nova fotilo portebla kaj kun sufiĉe bonkvalita kaj malmultekosta fotofilmo malfermis novajn horizontojn por kapti bildojn -ekzemple an ĵurnalismo-, kiuj per la antaŭaj pezaj kaj grandaj fotiloj tute neeblis. Tiu fotoinstrumento kontribuis al sukceso de famaj fotistoj kiel, ekzemple: Henri Cartier-Bresson, Robert Capa, André Kertész, Leni Riefenstahl kaj multaj aliaj.