Leiden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Malnova Rejno, Leiden

Leiden ( Esperantigite : Lejdeno ) estas, post Roterdamo, Hago, Dordrecht kaj Zoetermeer, la kvina urbo de Suda Holando, Nederlando; en 2006 ĝi havis 118.070 loĝantojn. La urbo estas konata ĉu sia universitato kaj la pitoreska urbocentro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo estiĝis ĉe kunfluejo de Oude Rijn kaj Nieuwe Rijn (Malnova & Nova Rejnoj), du branĉetoj de la rivero Rejno. La plej frua mencio, ĉirkaŭ 860 p. Kr., parolas pri vilaĝo Leithon. En kastelo sur tiea monteto en la kunfluejo loĝis vasalo de la episkopo de Utrecht; ĉirkaŭ la jaro 1100 la kastelo transiris en la posedon de la grafo de Holando.

En 1266 rekonfirmiĝis la urborajtoj, kaj danke al sia vasta komercado en drapo Leiden fariĝis unu el la ĉefaj urboj de Holando.

En 1389, kiam la loĝantaro kreskis ĝis preskaŭ 4000 homoj, necesis pliampleksigi la urban teritorion. Oni ekkonstruis ekster la unuaj remparoj.

15-a kaj 16-a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

En 1420, kadre de la Hoekse & Kabeljauwse (Hokaj & Moruaj) Kvereloj, la duko Jan van Beieren konkeris la urbon.

La ĉefpreĝejo de l' urbo, la Pieterskerk (Petro-preĝejo) origine estis unu el la plej altaj de Nederlando, sed dum ŝtormo en 1512 kolapsis la pli ol 100 metrojn alta turo, kiu neniam estis rekonstruita.

En 1572 la urbo flankis je la insurekcio kontraŭ Hispanio en la Okdekjara Milito. La Hispana vicreĝo Requesens en 1574 eksieĝis la urbon. Post kiam tiun sieĝon oni rebatis - la saviĝo de Leiden estis je la 3-a de oktobro 1574 -, kiel montron de dankemo pro la eltenemo, la urbo ricevis en 1575 la unuan universitaton de la lando, fare de la Princo Vilhelmo la 1-a de Oranje-Nassau.

La 3-an de oktobro ankoraŭ ĉiujare oni amplekse festadas, interalie manĝante haringon kun blanka pano kaj mikspoto el cepoj, terpomoj kaj karotoj - laŭdire la unua manĝaĵo post la saviĝo el la minacinta malsatmorto (la terpomoj tiam estis pastinakoj ĉar la terpomo ankoraŭ estis nekonata).

17-a kaj 18-a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

Leiden en la Blaeu-atlaso de 1652

En la 17-a jarcento la urbo grande ekfloris, precipe danke al grupo da rifuĝintoj el Flandrio. En 1574, dum la sieĝo, la urbo havis ĉ. 15.000 loĝantoj, el kiuj dum la sieĝo mortis triono; sed en 1622 jam estis 45.000, ĉirkaŭ 1670 jam ± 70.000 loĝantoj. En tiu Ora Epoko, Leiden estis la plej granda de Holando, post Amsterdamo. La kreskado de la loĝantaro instigis al fosado de sistemo da kanaloj, tipa por la tiutempaj Holandaj urboj.

Fine de la 16-a jarcento Leiden krom tio fariĝis grava centro de presarto: presejoj, eldonejoj kaj librovendejoj. Iom da tempo laboris tie ĉi la internacie fama presisto Christoffel Plantijn, kiu poste iris al Antverpeno. Unu el liaj lernintoj estas Lodewijk Elzevier (1547-1617), kies librovendejo kaj eldonejo fariĝis la plej granda de Leiden. La nomo Elzevier ankoraŭ famas.

En la 17-a kaj 18-a jarcento, Leiden havis internacian reputacion pri scienca eldonado. Oni eldonis librojn ankaŭ en la Araba, Persa, Ĉina, Japana! La monde fama anglalingva multvoluma Enciklopedio pri Islamo estas daŭre eldonata en Leiden.

En la 18-a jarcento la tekstil-industrio malprogresis. Tio kondukis al multe da malriĉo. Sekvis malkresko de la nombro da loĝantoj: ĉirkaŭ 1815 la urbo havis ĉ. 27.000 loĝantojn.

La granda eksplodo[redakti | redakti fonton]

La 12-an de januaro 1807, kvaronon post la kvara posttagmeze, okazis granda eksplodo meze de la urbo: en la kanalo Steenschuur, kargoŝipo el Haarlem survoje al Delft kun 37.000 Holandaj pundoj (= 17.390 kilogramoj) da pulvo por la armeo estis albordiĝinta. Oni iom ripozis, hazarde unu barelo da pulvo eksplodis, la ceteraj sekvis - kaj granda parto de la urbomezo estis neniigita. Rezultis 151 mortintoj kaj pluraj miloj da vunditoj. Pli ol 200 domoj malaperis. Eĉ en la plej foraj partoj de la urbo fenestroj estis rompitaj. La knalon oni aŭdis eĉ en Hago.

Reĝo Ludoviko Napoleono post kelkaj horoj jam estis surloke por konsoli vunditojn kaj superrigardi la help-agadon. Plurajn milojn da soldatoj, kiujn lia frato (la Franca imperiestro Napoleono) disponigis por defendi la marbordon kontraŭ la Britoj, li taskigis rekonstrui la urbon. El propra mono li donacis 30.000 guldenojn, tiutempe gigantan sumon.

La urbo cetere estis liberigita de la unuaj dek jaroj de imposto-pagado.

19-a kaj 20-a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

En 1842 oni ekuzis la unuan fervojolinion, de Leiden al Haarlem. Sekvis pliaj linioj. En 1866 estis la lasta epidemio de ĥolero en Leiden, kio kondukis al la konstruado de Universitata Malsanulejo.

Ĉirkaŭ la jaro 1900 la nombro de l' loĝantaro estis ankoraŭ proksimume 50.000. Precipe depost 1920, danke al novaj industrioj, la urbo rapide kreskis.

Dum la Dua Mondmilito Leiden estis forte trafita de aliancanaj bombardadoj. La tuta ĉirkaŭo de la stacidomo estis neniigita.

Konstruaĵo Akademia, de la universitato

La nuna urbo Leiden estas karakterizata de multegaj studentoj, sed ankaŭ de forta turismo. Bela estas la ĉirkaŭ 6,5 km longa serio da "kanaloj" (graĥtoj) ĉirkaŭ la malnova urbocentro.

Muzeoj kaj kulturo[redakti | redakti fonton]

Leiden havas gravajn muzeojn:

  • Rijksmuseum van Oudheden (Arkeologia Muzeo, kun interalie eksterordinara kolekto da Egiptaĵoj)
  • Rijksmuseum voor Volkenkunde (Etnologia Muzeo, kun unika kolekto ĉefe el Indonezio)
  • Naturalis (Naturscienca Muzeo; la tria laŭamplekse en la mondo, post Smithsonian en Vaŝingtono kaj Natural History Museum en Londono)
  • Museum Boerhaave (Muzeo pri historio pri la sciencoj)
  • Stedelijk Museum De Lakenhal (Pentrarto, skulptarto kaj historio)
  • Hortus Botanicus (la unua botanika ĝardeno de Nederlando)

Leiden havas tri teatrojn. La Leidse Schouwburg estas la plej unua de la lando, depost 1705 ankoraŭ funkcianta. Estas tri kinejoj, interalie Trianon, la sola kiu funkciis jam antaŭ la Dua Mondmilito.

Ĉie tra la urbo oni metis poemojn en plej diversaj lingvoj sur muroj de domoj, simple por ĝui kaj ĝuigi poezion. La multlingveco de ĉi projekto celas substreki la internaciecon de la urbo - interalie pro la multaj studentoj.

  • Werfpop estas pop-festivalo ĉiujara en julio.
  • Rembrandtfestival en la semajnfino ĉirkaŭ la 15a de julio, la naskiĝdato de Rembrandt kiu ja naskiĝis en Leiden.
  • Leids Film Festival, de 27 ĝis 29 de oktobro, ĉiujara filmfestivalo.

Altlernejoj:

Famaj personoj[redakti | redakti fonton]

Pluraj famaj pemntristoj devenis el aŭ laboris en Leiden. Ni pensu pri Rembrandt, Jan Steen, Gerrit Dou, Quiringh van Brekelenkam kaj Frans van Mieris la Pliaĝa; tri jarcentojn pli poste ree lavango da pentristoj: en 1917 Theo van Doesburg, Piet Mondriaan kaj Jacobus Johannes Pieter Oud.

Ĉar en la 16-a kaj 17-a jarcentoj la universitato de Leiden apartenis al la plej bonaj de okcidenta Eŭropo, multaj famuloj venis ĉi tien: Justus Lipsius, Sebald Justinus Brugmans, Carolus Clusius, Constantijn Huygens kaj René Descartes; Herman Boerhaave instruis ĉi tie; Albert Einstein laboris ĉi tie mallonge; Heike Kamerlingh Onnes havis sian laboratorion en Leiden, kie li meritis sian Nobelpremion; ankaŭ Hendrik Lorentz, Pieter Zeeman (ambaŭ fiziko) kaj Willem Einthoven (fiziologio/medicinoj) laboris ĉe ĉi universitato.

Multaj aŭtoroj Nederlandaj laboris kaj laboras en Leiden: nur kelkajn ni menciu: Willem Bilderdijk, Jacob van Lennep, Nicolaas Beets (Hildebrand), Piet Paaltjens, Albert Verweij, J.C. Bloem, Boudewijn Büch, Jan Wolkers, Maarten Biesheuvel, Maarten 't Hart, F.B. Hotz, Frits van Oostrom, Willem Otterspeer, Ilja Leonard Pfeijffer kaj Abdelkader Benali.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]