Leila Khaled

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leila Khaled

Leila Khaled aŭ laŭ esperanta transskribo Ĥalid (arabe ليلى خالد Lailā Chālid; naskiĝis la 9-an de aprilo 1944 en Haifo, tiama Palestino) estas membro de la Popola Fronto por la Liberigo de Palestino (PFLP), kiu fariĝis fama en 1969 pro ŝia rolo en devojigo (kidnapo) de aviadilo.

La familio de Ĥalid devis eskapi al Libano en 1948. Kiam ŝi estis dek-kvin jara, ŝi fariĝis membro de la radikala Araba Naciisma Movado, komencita de George Habash. Post la sestaga milito, la Palestina branĉo de ĉi tiu organizaĵo fariĝis la Popola Fronto por la Liberiĝo de Palestino, kaj Ĥalid restis en ĝi. Ŝi ankaŭ pasis iom da tempo en Kuvaito kiel instruistino.

En 1969, Khaled estis parto de grupo da teroristoj kiuj prenis la kontrolon super la flugo TW 840 de Romo al Ateno, kaj devigis la piloton flugi al Damasko. Neniu el la pasaĝeroj estis vunditaj, sed la aviadilo estis eksplodigita. Khaled asertas ke ŝi devigis la piloton flugi super Haifo, por ke ŝi povu vidi la urbo kie ŝi naskiĝis. Post ĉi tiu evento, Khaled faris plurajn plastajn operaciojn por ŝanĝi ŝian aspekton kaj ne esti rekonita.

La 6-an de septembro 1970, la PFLP provis ostaĝigi plurajn aviadilojn samtempe. Khaled kaj nikaraguano nomata Patrick Arguello provis preni la kontrolon super la flugo de la israela El Al 219 de Amsterdamo al Nov-Jorko, sed israelaj sekurecistoj kiuj troviĝis en la aviadilo sukcesis mortigi Arguello kaj aresti Khaled. Khaled kunportis du granadojn en la aviadilo, sed ŝi poste diris ke ŝi ricevis ordonojn ne minaci la vivon de senkulpaj pasaĝeroj. Tamen, ŝia nikaragua kunlaboranto mortpafis homon kiu laboris en la aviadilo, kaj kelkaj observantoj insistas ke li ĵetis granadon kiu ne eksplodis, kaj ke Khaled provis uzi siajn du granadojn sed ke oni blokis ŝin antaŭ ol ŝi povis.

La piloto decidis alteriĝi en Londono, kie Khaled estis arestita. En oktobro la brita registaro liberigis ŝin kiel parto de interŝanĝo de kaptitoj. La venontan jaron, la PFLP rezignis pri la taktiko ostaĝigi aviadilojn. Nuntempe Leila Khaled diras ke ŝi ne plu subtenas similajn metodojn, sed ŝi restas skeptika pri la pac-procedo inter la araboj kaj Israelo. Ŝi fariĝis membro de la Palestina Nacia Kunsido, kaj estas politike tre aktiva, ofte farante paroladojn trans la mondo. Ŝi vivas en Amano, en Jordanio, kun ŝia edzo kaj du filoj.