Leipzig
Leipzig | |||||||
| |||||||
urbego • urbo • ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio • urban district in Saxony | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Saksio | ||||||
Distriktaro | Distriktaro Leipzig | ||||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 0341 | ||||||
Poŝtkodo | 04003–04357 | ||||||
Aŭtomobila kodo | L | ||||||
Oficiala Municipokodo | 14713000 | ||||||
NUTS | DED51 | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Burkhard Jung | ||||||
Adreso de la administrejo | Neues Rathaus Martin-Luther-Ring 4-6 04109 Leipzig | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 616093 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 51° 20′ N, 12° 23′ O (mapo)51.3412.375Koordinatoj: 51° 20′ N, 12° 23′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 113 m | ||||||
Areo | 297,60 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.leipzig.de/ | ||||||
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Leipzig [LAJPciŝ] (esperantigite Lepsiko , Lejpcigo kaj Lajpcigo) estas eksterdistrikta urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la federacia lando Saksio kaj estas administra centro de samnoma distriktaro. La urbo estiĝis en la jaro 1015 el slava setlejo kun la nomo Lipsk (= loko de tilio). Ekde 1165 ĝi ekhavis urborajtojn. La urbo situas borde de la rivero Blanka Elster.
En Leipzig antaŭ la dua Mondmilito estis la sidejo de la Esperanto-Instituto por la Germana Respubliko kaj de la konata Esperanta eldonejo "F. Hirt und Sohn". En la urbo okazis la 9-a kongreso de SAT la 4-an ĝis 10-an de aŭgusto 1929 kun ĉirkaŭ 650 partoprenantoj el 22 landoj.
Lepsiko estis naskiĝurbo de Walter Lippmann. Tie propagandis Elisabeth Wunderlich.
Nuntempe Leipzig estas grava centro de internaciaj foiroj. Ankaŭ el scienca kaj kultura vidpunkto la urbo ludas centran rolon: Gravaj eldonejoj fondiĝis ĉi tie, same kiel la Deutsche Bücherei (= Germana Biblioteko) kiu kolektas ĉiun germanlingvan publikaĵon; krome la urbo disponas pri renomaj teatroj, koncertejoj, muzeoj, kabaredoj, botanika ĝardeno kaj bestĝardeno. La universitato de Leipzig, fondita en la jaro 1409, estas la dua plej malnova universitato de Germanio.
La plej granda preĝejo de Leipzig, la Nikolaikirche, cetere ne nur famiĝis pro sia arkitektura valoro: En la jaro 1989 ĉi tie ĉiulunde kunvenis la kontraŭuloj de la orientgermana registara politiko kaj – kvankam parto de ili nur volis atingi pli humanan socialismon – ili kuniniciatis la reunuiĝon de Germanio en 1990.
Futbala Mondpokalo 2006
Inter la 9a de junio kaj la 9a je julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo, inter alie en Leipzig. En la tute trakonstruita stadiono, kiu dum la turniro havis 38.898 sidlokojn, okazis pluraj matĉoj.
Famuloj kun rilatoj al Lepsiko
- Teologo Caspar Cruciger la malplijuna
- Max Beckmann, pentristo kaj grafikisto kies verkaro estas simbolo kaj analizo de la homoj subigitaj al la detruantaj fortoj de tiu tempo.
- Franz Dominic Grassi, komercisto kaj mecenato
- Christian Führer, pastoro, rezistadmovadano kaj bonfarulo
Vidindaĵoj
Kirkoj kaj sinagogoj
- Johano-preĝejo
- Paulinerkirche
- Preĝejo Sankta Nikolao
- Thomas-preĝejo
- Sinagogoj de Lepsiko (pereintaj)
Muzeoj kaj arĥivoj
- Museum der bildenden Künste
- Schumann-domo
- Stadtgeschichtliches Museum Leipzig
- Bach-arĥivo
- Malnova Nikolaj-lernejo
- Muzeoj Grassi
- Etnografia muzeo de Lepsiko
Aliaj
- Malnova Bach-monumento en Lepsiko
- Zum Arabischen Coffe Baum
- Nova Bach-monumento en Lepsiko
- Monumento por la Batalo de Leipzig
- Auerbachs Keller
Eksteraj ligiloj
greke Oficiala retpaĝo de la urbo (en la germana, angla, franca, hispana kaj pola)
-
memorejo pri la batalo de nacioj dum 1813 -
Augustusplatz -
Neues Rathaus
|
|