Lejla kaj Maĝnun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lejla kaj Maĝnun
skribita verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
Ĝenro romantika poezio
vdr
Sceno de la rakonto laŭ versio de Nizami

Lejla kaj Maĝnun (arabe مجنون ليلى‎, Majnūn Laylā, perse لیلی و مجنون‎), ankaŭ konata kiel La frenezulo kaj Lejla, estas klasika araba rakonto kiu iĝis populara ankaŭ en eksterarabaj islamaj landoj kiel nunaj Irano, Turkio kaj Azerbajĝano.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi baziĝas sur vera rakonto pri juna viro nomata Qays-ibn al-Mulawwah (el nuna Irako) dum la Umajada epoko en la 7-a jarcento kiam la araboj venkis la persojn kaj bizancanojn kaj Sirio kaj Irako estis konkeritaj. La popola rakonto populariĝis laŭ la verko de la persa verkisto Nizami' Ganĝavi'.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Laŭ unu versio, Maĝnun' pasigis sian junecon apud Lejla, prizorgante la ŝafaron. En alia versio, vidinte Lejlon li tuj pasie enamiĝis al ŝi. Tamen, en ambaŭ versioj li freneziĝis kiam ŝia patro malpermesis la geedziĝon inter ili, pro tio li estas konata kiel Maĝnun' (arabe مجنون), t.e. "freneza".