Lekanteto

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Bellis perennis
Bellis perennis white (aka).jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Bellis
Specio: B. perennis
Dunoma nomo
Bellis perennis
L.
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

LekantetoBeliso (Bellis perennis L.), alinome plurjara beliso, estas kreskaĵo indiĝena en norda, okcidenta kaj meza Eŭropo. Ĝi disvastiĝis ankaŭ en Norda Ameriko, kie ĝi estas konsiderata invada trudherbo.

Lekanteto estas herbeca, malalta, kun ĉiamverdaj folioj 2–5 centimetrojn longaj. Ĝi kreskas proksime al la grundo kaj ankaŭ tial bone toleras tondadon. La kapituloj ("floroj", fakte florgrupiĝoj) estas 2–3 cm larĝaj kaj plej ofte havas blankajn flankpetalojn kaj flavan mezon. La florportantaj tigoj estas senfoliaj, 2–10 cm altaj.

[redakti] Uzoj

Pro sia malalteco kaj plurjara subtera tigo (rizomo), lekanteto bone toleras tondadon kaj estas tial iam konsiderata trudherbo en gazonoj, kvankam ĝi estas ankaŭ kulturata pro la ornamaj floroj. Pluraj kulturvarioj kaj hibridoj estas evoluigitaj, kun blankaj, helrozaj aŭ ruĝe purpuraj petaloj kaj eĉ 5–6-centimetra floraĵo (kapitulo).

Bellis perennis estas ankaŭ vaste uzata kiel homeopatia kuracilo. Kuracherbistoj uzas ĝin por renaj problemoj, reŭmatismo, artrito, bronkito kaj diareo. Ĝi havas ankaŭ adstringajn ecojn.[1]

[redakti] Bildaro

[redakti] Eksteraj ligoj


Notoj
  1. Howard, Michael. Traditional Folk Remedies (Century, 1987), p129
Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj