Leksiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La leksiko de iu lingvo estas la tuto de ĝiaj leksemoj, do de la signifo-portantaj morfemoj. Ĝi kontrastas kun la gramatiko.

La leksiko de Esperanto estas ĝia radikaro. Radikoj kiaj "arb" aŭ "skrib" apartenas al la leksiko, sed ne gramatikaj finaĵoj kiaj "-o" aŭ "-as", nek funkciaj vortoj kiel artikoloj, konjunkcioj, pronomoj kaj prepozicioj, nek vortoj kiaj "arbo", "skribas", "ĉerizarbo" aŭ "skribilo". Tiaj formas la vortaron aŭ vortotrezoron de la lingvo. Pri multaj lingvoj tiu distingo inter leksiko kaj vortotrezoro ne ekzistas, ekzemple ĉar ili havas nek vortan gramatikon (fleksion, aglutinecon) nek kunmetadon de vortoj. Alia kialo povas esti, ke la kunmetado de vortoj en iuj lingvoj estas ne libera, sed tiom forte konvencia, ke kunmetitaj vortoj havas la karakteron de radikoj.

Tiaj diferencoj malfaciligas la komparon de la leksikoj de diversaj lingvoj, eĉ laŭ la nura grandeco.

La esplorado de leksiko baziĝas sur la analizo de korpusoj, kolektoj de reale uzataj tekstoj aŭ konversacioj.

Ĉar la leksiko de lingvo evoluas, ĝia priskribo kutime rilatas al certa tempo. La evoluon esploras la tratempa lingvistiko. Kontraŭe al la leksiko la ne-leksika parto de lingvo estas relative stabila; nur malofte aperas novaj prepozicioj, konjunkcioj, sufiksoj aŭ pronomoj. Bona ekzemplo estas la malfacileco enkonduki sekse neŭtran pronomon (komparu hiismo, riismo) aŭ sufikson (iĉismo).

Vidu ankaŭ

Vortprovizo