Leksikografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Leksikografio (greke: leksikón - vortaro + gráphõ - mi skribas) aŭ vortaroscienco estas la scienco pri verkado de vortaroj kaj enciklopedioj kaj prilaborado de artikoloj kaj maniero de ilia klarigo. Ĝi estas la fako kaj profesio de vortaristoj kaj proksimas al terminarofarado. Ĝin oni ankaŭ rigardas apliko de vortoteorio.

Planaj taskoj[redakti | redakti fonton]

Analizi la uzon[redakti | redakti fonton]

Vortaristoj kaj eldonejoj laboras por publiko. Ili planas la enhavon de vortaro laŭ sia imago pri la publiko. Enketoj montris, ke imago kaj realo ne ĉiam kongruas:

  • vortaristoj imagas "noblajn" uzojn, ekzemple serĉadon de fidindaj gramatikaj kaj sencaj informoj. Sed reale multaj homoj konsultas vortarojn por amuzo, por skrablo, vortkrucenigmo aŭ iuj televidludoj.
  • vortaristoj pensas aŭ asertas, ke ili registras spontanean lingvouzon. Sed homoj konformigas sian parolmanieron al la indikoj de vortaroj, igante la aferon reciproka.

Difini la celon[redakti | redakti fonton]

Havante bildon pri sia publiko, vortaristo devas pli precize difini enhavon: ĉu la vortaro priskribu ordinaran, fakan, beletran, oficialan lingvon, de kiom vasta epoko, de kiu socia medio, el kiaspeca literaturo, kaj kiajn detalajn informojn ĝi donu pri vortoj.

Elekti vortaran strukturon[redakti | redakti fonton]

informoj en vortaro povas esti aranĝitaj laŭ:

  • ĉapitroj, listoj, indeksoj
  • interrilatoj inter la ĉefpartoj: ordo de ĉapitroj, reguloj por fari indeksojn...
  • rubrikaro de artikoloj: kapvorto, gramatikaĵoj, etimo...
  • interrilatoj inter artikoloj, inter vortoj...
  • listoj de valoroj por la artikolaj rubrikoj: ekzemple kiajn vortspecojn oni agnoskas, kiajn gramatikajn etikedojn havu verboj...

Provi kaj priskribi la modelon[redakti | redakti fonton]

Estas prudente la modelon unue elprovi per tipaj artikoloj de diversaj specoj. Konsilojn pri redaktado oni registru en manlibro.


Realigaj taskoj[redakti | redakti fonton]

Elekti kapvortojn[redakti | redakti fonton]

La unua kaj parte subjektiva takso de vortaristo estas elekto de kapvortoj (titoloj de vortaraj artikoloj). Pri tio povas helpi diversaj iloj (ekzemple tekstaroj, pri kiuj vidu sube) kaj difinitaj principoj (ekzemple registri nur vortojn uzatajn de "bonaj aŭtoroj" aŭ sufiĉe oftajn ktp.). Vortaroj ankaŭ povas registri frazeologiajn erojn ("nigra merkato", "trapasi ekzamenon", proverbojn k.a.).

Kapvortojn oni normas per senfleksiigo, se la koncerna lingvo prezentas ilin en pluraj formoj. Ekzemple esperantajn verbojn oni tradicie prezentas en vortaroj per i-formo (infinitivo) ("ami", ne "amas" aŭ "amos").

Dialektaj formoj ne embarasas en lingvoj kun firma skriba tradicio kaj oficiala formo. sed multaj lingvoj -- ekzemple afrikaj -- vivas la pli naturan situacion, ke vortoj sufiĉe varias laŭ urboj, provincoj, lokoj. la elekto de kapvortoj tiam ne facilas: oni devas registri plurajn formojn, aŭ elekti iun referencan dialekton.

Distingi sencojn[redakti | redakti fonton]

La distingo de pluraj sencoj aŭ subsencoj en vorto estas kelkfoje evidenta: vato kiel elektra mezurunuo kaj vato kiel sorbilo klare estas du sencoj – eĉ du kapvortoj.

Sed multajn vortojn oni povas difini per unu aŭ pluraj sencoj laŭvole: krono povas esti (1e) reĝa krono, (2e) ĉia simila kap-ornamo, (3e) kulmino de afero, (4e) industria objekto fiksebla sur ekstremo de io. Alternative ĝi povas esti (1e) ringo fiksebla sur ekstremo aŭ kapo (kun ekzemploj aŭ subsencoj reĝa krono, riparkrono sur dento...), (2e) kulmino en figura senco.

Vortaristo prudente elektos inter splitigo aŭ sintezo de sencoj. Se li tro detale splitigos ilin, leganto ne superrigardos la tuton kaj konfuziĝos. Se li tro sintezos ilin, leganto ne komprenos ĉiujn eblajn uzojn de la vorto.

Ankaŭ la ordigo de sencoj kaj ilia interrilatigo povas influi komprenon. Iuj vortaraj modeloj proponas formalajn derivo-rilatojn inter la diversaj vortosencoj.

Redakti difinojn[redakti | redakti fonton]

En difinvortaro la enhavo de la difinoj kaj la distingo de sencoj kompreneble interdependas. Vortaristoj konscie aŭ nekonscie helpas sin per difinŝablonoj:

  • speco de afero, kiu...
  • afero ordinare tiaforma, tiasubstanca..."
  • ilo, per kiu oni ...
  • tia afero, kiaj afero 1, afero 2...
  • kovri per...
  • provizi per...
  • agi kiel...

Kolekti ekzemplojn[redakti | redakti fonton]

Difinoj ne sufiĉas por bona kompreno de vortsencoj. Vortaraj eroj estas elŝiritaj el la uzo-situacioj, tiel ke pragmatikaj informoj mankas. Tion provas kompensi ekzemploj.

Ekzemplojn vortaristo povas inventi: tiam li avantaĝe prezentas simplajn, tipajn frazojn, sed malavantaĝe li prezentas sian propran komprenon, ne uzojn el la realo. Alternative vortaristo povas preni ekzemplojn el la literaturo: tiam li avantaĝe prezentas realan uzon, sed malavantaĝe frazojn kun eventualaj balastoj, eraroj, malklaraĵoj ktp. Kelkaj vortaristoj kompromise citas literaturajn frazojn, sed iel simpligas aŭ rearanĝas ilin – se skrupule, ili indikas la modifojn per interpunkcio aŭ komentoj.

Prezenti elparolon, gramatikajn kaj aliajn informojn[redakti | redakti fonton]

Elparolo (prononco), gramatikaĵoj, etimo kaj similaj informoj povas esti aldonitaj. La ĉefa malfacilo pri tiaj informoj estas teni unuecon de kompreno inter pluraj vortaristoj (ekzemple kion oni nomu transitiva verbo, kion netransitiva verbo kaj simile).

Rilatigi kapvortojn[redakti | redakti fonton]

Tezaŭroj kaj ofte ankaŭ difinvortaroj listigas intervortajn aŭ internociajn rilatojn. Iuj rilatoj estas tradiciaj: samsenca kun, subnocio de, parto de ktp.

Prezenti tradukojn[redakti | redakti fonton]

Tradukvortaroj havas ofte alian konstruon kaj registras iom aliajn kapvortojn, ol difinvortaroj. Ili postulas zorgan esploron de ĉiuj eblaj uzoj de vortoj, ekzemplojn el frazeologio, kaj aliajn.

Iloj[redakti | redakti fonton]

Tekstaroj[redakti | redakti fonton]

Delonge vortaristoj esploras literaturon. Komputaj tekstaroj, alivorte korpusoj, plifaciligas tiun taskon. Ili grandigas la disponeblajn tekstokvantojn kaj rapidigas ilian esploron. Per vastaj tekstaroj oni povas ne nur trovi maloftajn vortojn, sed precipe ricevi indikojn pri oftaj kaj maloftaj uzoj kaj sencoj, eventuale ankaŭ pri laŭtempaj evoluoj.

Laborindeksoj[redakti | redakti fonton]

Indeksoj peras la aliron al tekstoj aŭ al korpusoj. Per laborindeksoj vortaristo povas esplori, kompari plurajn uzojn de vorto, pli profite ol se li kolektus unuopajn ekzemplojn laŭ la fluo de legataj tekstoj.

Vortara konservemo kaj progresemo[redakti | redakti fonton]

Gonçalo NEVES, en retartikolo kiel traduki la portugalan casquinha? el 2003-09, konstatas ke "pluraj el [la vortaristoj] senĝene paŭsas tradukojn de antaŭaj kolegoj, kiuj siavice tion faris rilate la laboron de aliaj". Tiun kopiemon parte pravigas pluraj cirkonstancoj:

  • vortarfarado estas temporaba laboro, en ĝi oni provas ŝpari, reuzi, iom post iom bonigi laŭ la eldonoj
  • redaktantoj de ĝeneralaj vortaroj ne kompetentas pri ĉio – teknikajn vortojn ili ne ĉiam vere komprenas kaj do prefere kopias ol reklarigas
  • vortaristoj ofte estas lingve konservemaj homoj, ili gardas la sencojn de vortoj, prefere ol spegulas momentajn parolmodojn, kaj do ne reverkas sen motivo.

Vortaristo prave rigardas al ekzistantaj vortaroj. Li nur faru tion kritike, kaj aliflanke kompletigu per freŝaj informoj el la lingva realo.


Komputaj programaroj[redakti | redakti fonton]

Vortareldonistoj ordinare havas proprajn komputoprogramojn por flego de siaj datumbazoj. Ekzistas kelkaj publikaj modeloj de retvortaroj, ekzemple:

SGML kaj XML ĝeneraliĝis por prilaboro de lingvosciencaj aferoj. Tio estigis multajn proponojn kaj realigojn por interŝanĝo de vortaraj datumoj.

Profesioj[redakti | redakti fonton]

En vortar-eldonejoj la taskoj estas disdonitaj al pluraj profesioj.

Sub gvido de estro kaj eventuale de eksteraj lingvokonsilantoj dokumentistoj kolektas tekstojn, ekzemplojn, utilajn fontojn de vortuzo; redaktistoj preparas artikolojn, ofte kun helpo de eksteraj fakuloj; korektistoj provlegas, kontrolas, atentas pri kohereco; kompostistoj prizorgas la enpaĝigajn regulojn, aŭ la prezenton de sonaj kaj bildaj eroj se la vortaro estas en elektronika formo.

La laboron kunordigas komitato, akceptante aŭ malakceptante nove proponatajn vortojn kaj artikolojn.

Leksikografoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]