Lelĉicia distrikto
Lelĉicia distrikto (belaruslingve: Лельчыцкі раён; ruse: Лельчицкий район) estas administrada subdivido en Homela regiono (situas en la nordokcidenta parto de la regiono) de Bjelorusio. La distrikto estis fondita en 1924 jaro, en 1954 jaro eniris en konsisto Homelan regionon (antaŭe eniris en aliaj regionoj). Areo estas 3200 da km2. Administrada ĉefurbo estas urbo Lelĉici. En la distrikto estas eldonata gazeto "La Hela vivo".
Enhavo |
Loĝlokoj kaj administrada subdivido [redakti]
En la distrikto estas 74 da loĝlokoj, pli granda el kiaj estas Lelĉici, kaj la distrikto estas subdividita je 14 vilaĝaj sovetoj.
Naturo [redakti]
Altaĵoj estas ĝis 160 da metroj. Arbaroj okupas 68 % de areo. En la distrikto fluas riveroj Uborc kun flankriveroj Bolotnica, Karostinka, Svinavod; Stviga kun flankrivero Plav.
Agrokulturo [redakti]
En la distrikto situas 19 da kolĥozoj, 3 da sovĥozoj, estas disvastigataj bovbredado, porkbredado, cerealplantado, terpomplantado, furaĵplantado.
Industrio [redakti]
Elfosaĵoj [redakti]
En la distrikto elminiĝas torfo, argilo, ŝtonoj (por ĥejmkonstruado).
Komunikado [redakti]
Tra la distrikto trairas aŭtovojo el Mazir tra Lelĉici ĝis Turaŭ.
