Lemaire-markolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lemaire-markolo
markoloakvejo [+]

AkvejoAntarkta oceano
Koordinatoj65° 7′ 59″ S, 64° 0′ 0″ U (mapo)-65.133-64Koordinatoj: 65° 7′ 59″ S, 64° 0′ 0″ U (mapo)

Longo6 km (4 mi)
Minimuma larĝo720 m

Lemaire-markolo (Antarkta duoninsulo)
Lemaire-markolo (Antarkta duoninsulo)
DEC
Map
Lemaire-markolo
Vikimedia Komunejo:  Lemaire Channel [+]
vdr
La norda enirejo de la Lemaire-markolo, rigardante al la sudo.

Lemaire-markolo estas markolo en Antarkto, inter la ĉeftero de Antarkto kaj Booth-insulo. Ĝi estas la plej granda turisma allogaĵo de Antarkto kun tre krutaj klifoj ambaŭrande. Ĝi estas 11 km longa kaj nur 1600 metrojn larĝa en ĝia plej malllarĝa punkto.

Ĝi estis malkovrita de la germana ekspedicio de 1873-1874, sed enveturita nur en decembro 1898 de la ŝipo Belgica kun ĝia estro Adrien de Gerlache. De Gerlache donis al ĝi la nomon de Charles Lemaire, belga esploristo de Kongo.

Glaciejoj kaj klifoj reflektiĝas en la akvo je la suda enirejo de la markolo.

La markolo iĝis la ĉefa vidindaĵo por turistoj en Antarkto ĉefe pro tio, ke ĝiaj akvoj estas kvietaj kiel en lago, io kio estas tre escepta en la ofte ŝtorma sudo de nia planedo. La sola problemo estas, ke de tempo al tempo glacimontoj baras la vojon, kaj ke pro tio oni devas turni, kaj denove forlasi la markolon.