Lemmer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La haveno de Lemmer

Lemmer (frise: De Lemmer) estas vilaĝo en la komunumo Lemsterland, provinco Friesland (Nederlando). Ĝi estas unu el la plej konataj akvosportaj lokoj. La vilaĝo Lemmer havas 10 000 loĝantojn, la komunumo Lemsterland ĉ. 14 000. En Tacozijl, apud Lemmer, troviĝas la drenmaŝino Ir. D. F. Wouda, La plej granda vapordrenmaŝino iam konstruita, kiu ekde 1998 estas sur la listo de Mondheredaĵoj de UNESKO. La Lemster Aak (Barĝo el Lemmer) estas tradicia velŝipo kiu devenas el Lemmer. De Groene Draak (La Verda Drako), la velŝipo de Reĝino Beatrikso, estas tia ŝipo.