Lemnos

El Vikipedio, la libera enciklopedio

LemnosLimnos estas greka insulo en la norda baseno de la Egea maro, kun ĉ. 17.000 loĝantoj kaj surfaco de 476 km2.

La insulo konsistas ĉefe el vulkana rokaĵo. La okcidenta parto de la insulo altiĝas ĝis 430 m, monteta, senarba. La valoj kaj la orientaj ebenaĵoj de la insulo estas produktemaj.

La plej granda urbo kaj haveno estas la sudokcidente situanta Mirina. La dua plej granda urbo kaj haveno estas Mudros, kiu estas la plej bona natura haveno de la Egea areo. La insulo havas eĉ flughavenon.

Historio

La insulo estas loĝata jam ekde la ŝtonepoko. La insulon okupis la persoj en la 6-a jc. a.K., poste ĝi venis sub regado de Ateno. Ĝi estis posedaĵo de la Romia imperio, la Bizanca imperio, Venecio (1204). La regantoj ofte ŝanĝis unu la alian.

Post 1670, la trukoj ekzilis tien prijuĝitojn. La insulo iĝis posedaĵo de la Greka Reĝlando dum la balkana milito (1912).

La aliancanoj de la unua mondmilito en 1918 subskribis armisticon kun Turkio en golfo de la Mudros (armistico de Mudros).