Lena Meyer-Landrut

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lena Meyer-Landrut
Bazaj informoj
Alie nomata Lena
Naskiĝo 23-an de majo 1991 (1991-05-23) (32-jaraĝa)
en Hanovro, Malsupra Saksio,  Germanio
Deveno  Germanio
Ĝenroj Pop-muziko
Aktivaj jaroj Ekde 2010
Retejo www.lena-meyer-landrut.de
Persona informo
Aliaj nomoj Lena
Lingvoj germanaangla
Ŝtataneco Germanio
Alma mater IGS Roderbruch • Universitato de Kolonjo
Familio
Amkunulo Mark Forster
Parencoj Andreas Meyer-Landrut
Okupo
Okupo voĉaktoro • kantistokomponistoaktoropianistomodelo • televida aktoro • muzikisto • diskografa artisto
Verkoj Satellite
My Cassette Player
TTT
Retejo https://www.lena-meyer-landrut.de/
vdr
Lena dum koncerto en 2019

Lena Meyer-Landrut estas germana kantistino naskiĝinta la 23-an de majo 1991 en Hanovro. Ŝi uzas sian antaŭnomon Lena kiel pseŭdonimon.

Ŝi gajnis la televidan elsendon Unser Star für Oslo (“Nia stelulo por Oslo”), kaj tial ŝi reprezentis Germanion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2010, kiun ŝi gajnis per sia anglalingva kanto Satellite, kiu ricevis 246 poentojn.

Lena Meyer-Landrut denove reprezentis Germanion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2011 en Duseldorfo (Germanio). Ŝi kantis tie la kanton Taken by a Stranger.

Kvankam ŝi estas juna germana kantistino Lena ĝis nun nur kantas angle. La mentoro kaj malkovrinto de Lena Meyer-Landrut estas la teledivila moderigisto kaj amuzisto Stefan Raab, kiu aranĝis la televidan elsendon Unser Star für Oslo (“Nia stelulo por Oslo”).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lena Meyer-Landrut naskiĝis la 23-an de majo 1991 en Hanovro. Kiam ŝi estis en la aĝo de du jaroj ŝia patro forlasis la familion. Kiel knabino Lena Meyer-Landrut eklernis baleton kaj ĵazdancon.

En la jaro 2009 Lena Meyer-Landrut aktoris en germanaj televidaj serioj malgrandajn epizodajn rolojn. En la jaro 2010 Lena Meyer-Landrut finis la lernejon en Hanovro kiel abituriento.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

Unuopaj diskoj[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]