Lenduoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lenduoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
Lenduoj
vdr

La lenduoj estas etno en la oriento de la Demokratia Respubliko Kongo. La loksidaj agrokultivistoj ekde kelkaj jaroj batalas kontraŭ la nomadaj bestbredantoj hemaoj. Laŭ amaskomunikilaj informoj, en la regiono Ituri en la nordoriento de la lando miloj da homoj estas fugantaj.

Kaŭzo de la bataloj inter la du etnaj grupoj estas kvereloj pri la posedo de tero precipe rilate al novaj resurstrovoj en la Demokratia Respubliko Kongo. Je tio antaŭ ĉio la or- kaj oletrovoj en la pasintaj jaroj ludas la decidan rolon.

La bataloj en la regiono enhavas ankaŭ humanecan problemon, ĉar multfoje la neoficiala militistaro perforte rekrutigas infansoldatojn.