Lendvajakabfa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lendvajakabfa estas tre malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Lenti. En la loknomo troviĝanta "Jakab" signifas: Jakobo.

Bazaj informoj

Situo

Lendvajakabfa situas sur ebenaĵo, laŭ la slovena landlimo (kontraŭe Kobilje troviĝas), fine de longa sakovojo. Lenti troviĝas 12, Nova 22, Szentgotthárd 40, Zalaegerszeg 43 km-ojn.

Historio

La unua skriba mencio devenis el 1345 en formo "Jacobfia". Post Traktato de Trianon la vilaĝo trovis sin laŭ la nova limo. Pro la malbonaj kontaktoj kun Jugoslavio la komunumo velkadis. Ekde 2008 ankaŭ Slovenio apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas ie ajn trapasebla senkontrole. Vilaĝservoj mankas en Lendvajakabfa. La municipa administracio en Rédics funkcias.

Vidindaĵoj