Lengwil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la komunumo Lengwil en la distrikto Kreuzlingen. Por la setloloko Lengwil en la komunumo Egnach, distrikto Arbon, vidu sub Lengwil (Egnach).

Lengwil
Blazono de Lengwil
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Kreuzlingen
Koordinatoj  47° 37′ 0″ N 9° 11′ 0″ O / 47.61667 °N, 9.18333 °O / 47.61667; 9.18333 (mapo)Koordinatoj: 47° 37′ 0″ N 9° 11′ 0″ O / 47.61667 °N, 9.18333 °O / 47.61667; 9.18333 (mapo)
Areo 8,8 km²
Alteco 470 m super marnivelo
Poŝtkodo 8574
Komunumkodo 4683
Mapo de Lengwil
vdr

Pri la komunumo

Lengwil estas komunumo en la distrikto Kreuzlingen de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1252 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Lengwil situas sude de Kreuzlingen sur la montoĉeno Seerücken ofertante bonan belvidon al Bodenlago. La komunumo konsistas el la municipoj Illighausen kaj Oberhofen ĉe Kreuzlingen.

Najbaraj komunumoj

Lengwil limas en sudoriento al Berg, en sudo al Birwinken, en sudoriento al Langrickenbach, en oriento al Münsterlingen, en nordoriento al Bottighofen, en nordo al Kreuzlingen kaj en okcidento al Kemmental.

Trafiko

Lengwil situas ĉe la trajnlinio de Konstanco al Weinfelden, kiu estas servata de la fervojkompanio THURBO. La veturado de Lengwil al Konstanco daŭras 10 minutojn al Weinfelden 19 minutojn.

Historio

La unua dokumenta mencio de Lengwil datiĝas el la jaro 1159 kiel Leingewillare.

La hodiaŭa komunumo estis kreita en la jaro 1998 per la kunigo de la du malnovaj municipkomunumoj Illighausen kaj Oberhofen ĉe Kreuzlingen. La municipo Schönenbaumgarten, kiu antaŭe apartenis al Illighausen ĉe tiu reordigo de la komunumoj estis aligita al Langrickenbach, dum Ast, kiu apartenis al Oberhofen, falis al Berg.

Vidu ankaŭ

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto