Lengyeltóti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lengyeltóti en departemento Somogy kaj en Hungario
Red Dot.gif

Lengyeltóti (lendjeltOti) estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en subregiono de Lengyeltóti, kies centro estas.

Lago ĉe Lengyeltóti
Kastelo en Lengyeltóti

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Kaposvár-Fonyód, tiu lasta estas la plej proksima urbo, la Balatono estas 12 km-ojn norde.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio devenis el 1116. En la 12-a jarcento preĝejo konstruiĝis, kiun baldaŭe oni trakonstruis, sed ankaŭ nun funkcias. En 1896 la fervojo ekfunkciis.

La komunumo iĝis distriktejo inter 1871-1950, en 1977 grandvilaĝo, en 1992 urbo.

Dum la historio la urbeto famiĝis pri vinkulturo, juglandoarbaro, bredado de ĉevaloj, bovoj kaj ŝafoj.

En la kastelo Zichy (ziĉi) hospitalo funkcias.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Lengyeltóti naskiĝis lingvisto László Honti.

Komunumoj pri lengyel (=polo) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Lengyel Lengyelfalva Lengyeltóti Nagylengyel
Székelylengyelfalva Újlengyel