Lenie 't Hart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lenie 't Hart
Persona informo
Naskonomo Leentje Godlieb
Naskiĝo 16-an de septembro 1941 (1941-09-16) (82-jaraĝa)
en Farmsum
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Edz(in)o Karst van der Meulen
Okupo
Okupo radio-prezentisto
TTT
Retejo http://www.leniethart.nl/index.php/lenie-t-hart
vdr

Lenie 't HART (naskiĝinta la 16-an de septembro 1941 en Farmsum, Nederlando)ekde 1971 helpas malsanajn kaj malfortiĝintajn fokojn en la fokovartejo de Pieterburen.

Ŝi startis siajn aktivecojn kiam geamikoj demandis ŝin iom helpi dum la okupiĝo pri junaj malfortiĝintaj fokoj. La vartejo intertempe evoluis al vera fokohospitalo, komplete kun kvarantenejoj, laboratorio, rentgensekcio ktp. Krom medicina flegado de fokoj oni ankaŭ, pere de gvidadoj, ekspozicio kaj filmo, informas pri la problemoj de la fokoj kaj ilia vivmedio.

Lenie estas la edzino de junularfilm- kaj serifaristo Karst van der Meulen.

Je la 12-a de julio 2006 aperis la libro "'t Hart voor de zeehond; 35 jaar Zeehondencrèche, 65 jaar Lenie 't Hart; 100 jaar dierenliefde". ('t Hart por la foko; 35 jarojn Fokovartejo, 65 jarojn Lenie 't Hart; 100 jarojn da bestoamo) jubilea libro verkita de dekkvar ĵurnalistoj de la gazeto Dagblad van het Noorden (Ĵurnalo de la Nordo) laŭ interparoloj kun la kunlaborantoj kaj koncernatoj de la vartejo.

Lenie prezentis de 1983 ĝis 1988 la Groningan Programon de Radio Noord. Post tio ŝi faris serion da radiokolumnoj.

Lenie 't Hart estas oficiro en la Ordeno de la Ora Arkeo kaj distingita per la Arĝenta Dianto.