Lens (Pas-de-Calais)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lens (Francio))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lens
Lens
urba komunumo
urbocentra panoramo
Blazono
Ŝtato Francio Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Pas-de-Calais (Kaleza Markolo)
Kantono ĉefurbo de tri kantonoj
Arondismento Lens
Situo Lens
 - koordinatoj 50° 25′ 53″ N 02° 49′ 57″ O / 50.43139 °N, 2.83250 °O / 50.43139; 2.83250 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 72 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 27 m s. m.
Areo 11,7 km² (1 170 ha)
Loĝantaro 35 830 (200)
Denseco 3 062,39 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 62300
INSEE 62498
Situo de Lens kadre de Francio
Situo de Lens kadre de Francio
Situo de Lens kadre de Francio
Vikimedia Komunejo: Lens (France)
Retpaĝo: www.ville-lens.fr

Lens estas urbo, administra komunumo kaj subprefektejo de Francio. Ĝi situas en la nordo de la lando, en la regiono Hauts-de-France kaj la departemento Pas-de-Calais (Kaleza Markolo). La urbo estas la administra centro de arondismento kaj de tri kantonoj, kaj komence de la jaro 2009 havis 35 830 loĝantojn.

Lens situas 200 kilometrojn norde de Parizo kaj 35 kilometrojn sude de Lille. La en la dua duono de la 19-a kaj unua duono de la 20-a jarcento signifa karbomina regiono ĉirkaŭ la urbo nuntempe perdis ekonomian signifon. Kune kun la najbara urbo Liévin la komunumo konsistigas urban aglomeraĵon (nomatan communaupole de Lens-Liévin). Pli vasta teritorio inkluzive de la urbo Douai konsistigas urbecan areon (aire urbaine) kun 550 000 loĝantoj.

Sportoj[redakti | redakti fonton]

La Stadiono Bollaert-Delelis, aŭ franclingve Stade Bollaert-Delelis (ĝis la jaro 2012 stade Félix-Bollaert), estas la plej granda stadiono en la urbo Lens. Ĝi konstruiĝis en 1932 kaj estis inaŭgurita la 18-an de junio 1933. Poste ĝi estis renovigita en 1954, 1976, 1977, 1983, 1995-1997 kaj 2014-2015. La stadiono havis kapaciton de 41 233 spektantoj antaŭ kaj nun havas lokon por 38 223 spektantoj post la renovigo de 2014-2015.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]