Lens (Pas-de-Calais)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Lens en Francio. Ankaŭ ekzistas samnoma municipo Lens en Belgio.
Lens
urba komunumo
Avion-glissoires7.jpg
urbocentra panoramo
Blason ville fr Lens (Pas-de-Calais).svg
Blazono
Ŝtato Flago de Francio  Francio
Regiono Nordo-Kaleza Markolo
Departemento Pas-de-Calais (Kaleza Markolo)
Kantono ĉefurbo de tri kantonoj
Arondismento Lens
Situo Lens
 - koordinatoj 50°25′53″N 02°49′57″E  /  50.43139°N, 2.8325°O / 50.43139; 2.8325 (Lens (Pas-de-Calais))
Plej alta punkto
 - alteco 72 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 27 m s. m.
Areo 11,7 km² (1 170 ha)
Loĝantaro 35 830 (200)
Denseco 3 062,39 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 62300
INSEE 62498
Situo de Lens kadre de Francio
ButtonRed.svg
Situo de Lens kadre de Francio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Lens (France)
Retpaĝo: www.ville-lens.fr

Lens estas urbo, administra komunumo kaj subprefektujo de Francio. Ĝi situas en la nordo de la lando, en la regiono Nordo-Kaleza Markolo kaj la departemento Pas-de-Calais (Kaleza Markolo). La urbo estas la administra centro de arondismento kaj de tri kantonoj, kaj komence de la jaro 2009 havis 35 830 loĝantojn.

Lens situas 200 kilometrojn norde de Parizo kaj 35 kilometrojn sude de Lille. La en la dua duono de la 19-a kaj unua duono de la 20-a jarcento signifa karbomina regiono ĉirkaŭ la urbo nuntempe perdis ekonomian signifon. Kune kun la najbara urbo Liévin la komunumo konsistigas urban aglomeraĵon (nomatan communaupole de Lens-Liévin). Pli vasta teritorio inkluzive de la urbo Douai konsistigas urbecan areon (aire urbaine) kun 550 000 loĝantoj.