Lenticelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La malhelaj horizontalaj linioj sur la arboŝelo de penda betulo estas la lenticeloj.[1]

Lenticelo [2] estas pora histo konsistanta el grandaj interĉelaj spacoj en la peridermo de la sekundare dikigitaj organoj kaj la arboŝelo de lignecaj kaj radikoj de dukotiledonaj angiospermoj [3]. Ĝi funkcias kiel poro, disponigante padon por la senpera interŝanĝo de gasoj inter la internaj histoj kaj la atmosfero tra la ŝelo, kiu estus alimaniere ne poroza por la gasoj. La nomo "lenticelo", derivas de ties lensosimila formo [4]. La formo de la lenticeloj estas unu el la distingiloj uzataj por la identigo de arboj [5].

Formiĝo[redakti | redakti fonton]

Lenticeloformiĝo kutime komencas sube de stomaj kompleksoj dum la primara kreskado kiu antaŭiĝas la disvolviĝon de la unua peridermo. Lenticeloj estas trovitaj kiel elstaraj cirklaj, ovalaj aŭ plilongigita areoj sur tigoj aŭ radikoj. Kiam la tigoj kaj la radikoj maturiĝas, la lenticela disvolviĝo daŭras en la nova peridermo (ekzemple, peridermo kiu formiĝas je la bazo de fendoj en la arboŝelo).

Fruktoj[redakti | redakti fonton]

Lenticeloj sur pomoj.

Lenticeloj ankaŭ ĉeestas sur multaj fruktoj, speciale notinde sur multaj pomoj kaj piroj. Sur eŭropaj pirujoj, ili povas utili kiel indikilo de la rikoltoperiodo de la fruktoj, ĉar helaj lenticeloj sur nematura frukto malheliĝas kaj estiĝas brunaj[6]. Certaj bakteriaj kaj fungaj infektoj povas penetri fruktojn tra ties lenticeloj; la malsaniĝemeco foje pliiĝas kun la aĝo [7].

Tuberoj[redakti | redakti fonton]

Lenticeloj ankaŭ ĉeestas sur terpomotuberoj [8].

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle "Lenticel". The American Heritage Science Dictionary, Houghton Mifflin Company, via dictionary.com. Retrieved on 2007-10-11
  2. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 667
  3. Arthur C. Gibson General Botany. Arkivita el la originalo je 2013-11-17. Alirita 2013-04-20. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-11-17. Alirita 2013-04-20.
  4. angle Esau, K. 1953 : Plant Anatomy, John Wiley & Sons Inc., New York, Chapman & Hall Ltd., London
  5. Michael G. Andreu, Erin M. Givens, and Melissa H. Friedman. How to Identify a Tree. University of Florida IFAS extension.
  6. angle Pyzner, John. (2005-04-19.) "Pick pears before completely ripe, advises LSU AgCenter horticulturist" Arkivigite je 2006-01-15 per la retarkivo Wayback Machine. Louisiana State University Agricultural Center website. Retrieved on 2007-10-11.
  7. angle Application of modified atmosphere packaging and related technology in postharvest handling of fresh fruits and vegetables. Agricultural Engineering International: the CIGR Ejournal. Invited Overview No. 4, Vol. VIII, page 8.
  8. angle Lenticeloj sur terpomoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Raven, Peter H.; Ray F. Evert, Susan E. Eichorn. (2005) Biology of Plants 7th Ed.. W.H. Freeman and Company Publishers, p. 586–587. ISBN 0-7167-1007-2.