Leo Blaas
El Vikipedio
D-ro Leo BLAAS [blas] (14-a de januaro 1891 en Innsbruck – 29-a de novembro 1951) estis aŭstra-germana esperantisto kaj emerita helpjuĝisto en Natters ĉe Innsbruck. Esperantisto de 1908. Iama prezidanto de Esperanto Klubo de Innsbruk. Tradukaĵoj en Aŭstria Esperantisto. Verko: Esperanto laŭ Mertner. Kunlaboranto de d-ro Eugen Wüster (Enciklopedia Vortaro). Verkadas ampleksan etimologion (morfologion) de Esperanto.
| Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |

