Leo Kun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Leo Kun
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco KroatioJugoslavio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

D-ro Leo Kun estis kuracisto kaj esperantisto en Slavonski Brod (tiam Jugoslavio, nun Kroatio). Li estis komitatano de Jugoslavia Esperanto-Ligo (JEL) fondita en 1923, kaj recenzisto de esperantlingvaj publikaĵoj. Krome li ekde la jaro 1933 aktivis kiel redaktoro de la periodaĵo La Suda Stelo, kiu fondiĝis en la antaŭa jaro 1932 kaj tiun unuan jaron estis redaktata de Franjo Homar.