Leo Parker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leo Parker
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1925 (1925-04-18)
en Vaŝingtono
Morto 11-an de februaro 1962 (1962-02-11) (36-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • saksofonisto
vdr

Leo PARKER (* 18-an de aprilo 1925 en Vaŝingtono; † 11-an de februaro 1962 en Novjorko, Novjorkio) estis usona ĵazsaksofonisto.

Parker komencis sian muzikan karieron per aldosaksofono kaj faris kelkajn studioregistradojn kun Coleman Hawkins. Parker transiris en 1944 al baritonsaksofono, kiam li koncertvojaĝis kun la bibop-orientita bandego de Billy Eckstine. La sekvan jaroj li membris en la bando "Unholy Four". La aliaj membroj de la saksofonsekcio estis Dexter Gordon, Sonny Stitt kaj Gene Ammons, sed je kelkaj okazoj Eckstine dungis ankaŭ samnomulon Charlie Parker, kiu verŝajne plej grave influis la ludon de Leo Parker. Leo Parker transmetis la bibop-frazigojn sur la baritonsaksofonon kaj establis per tio la instrumenton en moderna ĵazo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]