Leo Putz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leo Putz
Persona informo
Naskiĝo 18-an de junio 1869 (1869-06-18)
en Meran
Morto 21-an de junio 1940 (1940-06-21) (71-jaraĝa)
en Meran
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Alma mater Académie Julian
Okupo
Okupo pentristo • universitata instruisto • ilustristo • karikaturisto
vdr
Leo Putz, memportreto.

Leo PUTZ (Merano, Sudtirolo, Aŭstrio-Hungario, la 18-an de junio 1869 - Merano, Sudtirolo, Italio, la 21-an de julio 1940) estis tirola pentristo. Liaj fruaj verkoj estas atribuitaj al secesia stilo, poste li laboris ĉefe laŭ la stilo de impresionismo.

Vivo kaj laboro[redakti | redakti fonton]

La patro Karl Putz estis urbestro de Merano kie Leo pasis sian infanecon. Je la aĝo de dekses jaroj li translokiĝis al Munkeno kaj en 1889 li komencis studojn ĉe la Akademie der Belartoj kiujn li perfektigis sekve ĉe la Akademio Julian en Parizo . En 1897 li revenis al Munkeno kaj ekloĝis en sia unua studio. En la sama jaro li fariĝis ano de la Munkena Secesio. En 1899 li estis kunfondinto de la asocio de artistoj "Die Scholle". Fine de la 19-a jarcento li regule kontribuis al la konata secesia-gazeto Die Jugend. Li laboris ankaŭ kiel grafikisto kaj pentris afiŝojn laŭ la secesia stilo.

En 1905 Leo Putz estis nomumita kiel profesoro ĉe la Munkena arta akademio. En 1913 li geedziĝis kun la pentristino Frieda Blell. Ek de 1909 li multe laboris subĉiele kaj lia stilo ŝanĝiĝis de secesia al impresionisma, foje kun influoj de ekspresionismo. Li ĉefe pentris inajn figurojn, ofte ankaŭ nudaj.

De 1929 ĝis 1933 Putz vivis kaj laboris en Sudameriko kaj en 1931 li fariĝis profesoro de la Akademio de Belartoj en Rio de Janeiro. Post sia reveno al Munkeno li ekspoziciis siajn sudamerikajn verkojn kiuj estist markitaj kiel " Degenerita Arto" fare de la naciistaoj. Putz malkaŝe kontraŭis Naciismon kaj en 1936 li estis devigita fuĝi al sia hejmurbo en Sudtirolo, nun parto de Italio.

Dum siaj lastaj vivojaroj Putz ĉefe pentris pejzaĝojn en Suda Tirolo, ofte kun kasteloj.

En 1940 Leo Putz mortis en Merano post operacio.

Liaj verkoj estas ekspoziciitaj en diversaj muzeoj, inkluzive la urba muzeo kaj la Lenbachhaus en Munkeno, La Nacia Muzeo de Belartoj en Bonaero kaj la Palais Mamming Museum en Merano.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ruth Stein: Leo Putz. Eldono Tusch, Wien o. J. (ISBN 3-85063-031-5) .
  • Helmut Putz: Leo Putz. Umfassendes Werkverzeichnis in zwei Bänden. Kastner, Wolnzach 1994, (ISBN 3-9803-518-2-3) .

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]