Leoben

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono
Blazono de Bruck an der Mur
Bazaj faktoj
Federacia ŝtato: Stirio
Distrikto: Leoben
Areo: 107,71 km²
Loĝantaro: 24.680 (en jaro 2015)
Loĝantara denseco: 229 loĝantoj/km²
Alteco: 541 metroj super la marnivelo
Poŝtkodo: 8700
Telefonkodo: 03842
Situo: 47° 23' norde
15° 6' oriente
Aŭtokodo: LE
Retejo: http://leoben.at
Politiko
Urbestro: Kurt Wallner (SPÖ)
Urbkonsilistoj: (2010-

2015)

18 SPÖ, 5 ÖVP, KPÖ 3,

REITER 3, FPÖ 2


Leoben estas universitata urbo kaj ekonomia centro en Aŭstrio, en la federacia lando Stirio. Cetere ĝi estas la plej granda urbo en la regiono Supra Stirio.

Situo

Leoben situas en valo laŭ Muro (rivero), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Vieno-Villach.

Historio

La unua mencio okazis en 904 en formo "Liupina". En 1314 ĝi menciiĝis, kiel komercejo pri fero kaj tiutempe ĝi urbiĝis. En 1797 tie okazis packontrakto inter francoj kaj aŭstroj, tamen la francoj okupis la urbon en 1805.

Evoluo de la nombro de enloĝantoj

Fonto: Statistik Austria

Vidindaĵoj

  • La skulpturo "la dancanta ministo" estas skulpturo, kiu montras ministon kvazaŭ-ŝvebante super strato en la antaŭurbo Waasen. Ĝi plialtigu la atraktivecon de la sufiĉe nepopulara urboparto Waasen.
  • La ĉefplaco de Leoben estis dezegnita de la fama arkitekto Boris Podrecca kaj (re-)konstruita en la jaro 1997. Ekde la rekonstruo aŭtoj ne estas permesataj veturi tie. Sur la placo troviĝas multaj kafejoj kaj glaciaĵejoj. Ankaŭ la butikcentro estas proksima al la ĉefplaco.
  • La malnova urbodomo estis konstruita en la jaro 1485 kaj uzata kiel seĝo de la urba registaro ĝis 1973. Okaze de la vizito de imperiestro Karl VI. oni aldonis al la fronto de la konstruaĵo ĉiujn blazonojn de la tiama Habsburg-regno, kiuj estas plu videblaj. Nuntempe troviĝas tie superbazaro, hotelo, kaj kongresejo.
  • La urbocentra kirko estis konstruita en la jaroj 1960-65 fare de la jezuitoj sub la gvido de konstruisto Pietro Francesco Carlone. Post kiam la jezuita ordeno forlasis la urbon en la jaro 1777, troviĝis tie gimnazio. Ĝi translokiĝis al alia konstruaĵo en la jaro 1811 kaj ekde tiam estis tie la urbocentra kirko de la katolika eklezio. La frubaroka konstruaĵo estas sufiĉe bone konservita, sed renovita en la jaroj 2009-2011.
  • La kolono omaĝe al la viktimoj de pesto estis dezegnita de la aŭstria skulptisto Johann Jacob Schoy kaj konstruita en 1978. La kolono estas flankita de ses figuroj de sanktuloj. Ĝi troviĝas sur la Leoben-a ĉefplaco.
Skulpturo "la dancanta ministo" en Leoben.
La malnova urbodomo de Leoben.
La frubaroka urbocentra kirko en Leoben.
Kolono omaĝe al la viktimoj de pesto troviĝante sur la ĉefplaco de Leoben.

Edukado

En la urbo ekzistas 8 infanĝardenoj: Unu en la urbocentro, du en la urboparto Donawitz, unu en Lerchenfeld, unu en Judendorf kaj unu en Göss.[1] Aldone ekzistas 2 infanĝardenoj tenitaj de sendependa religia organizo. La urbo ofertas kvin bazajn kaj du mezajn lernejoj. Cetere ekzistas du gimnazioj: La nova kaj la malnova gimnazio. La spaco en la malnova, kiu fondiĝis en la jaro 1962[2], ne plu sufiĉis dum 1975 pro tro granda kvanto de lernejanoj, pro tio oni konstruis la novan gimnazion. La unuaj lernejanoj abituriĝis tie en 1978. La urbo estas vaste konata pro la "Montuniversität Leoben", universitato pri teĥnologio kaj montscienco, fondita tie pro la longa historio de minindustrio kaj montscienco en Leoben. La universitato estas la plej granda siaspeca en Eŭropo, ĝi havas 3.659 studentojn.

Esperanto en Leoben

Dum la jaro 1893 en Leoben fondiĝis la unua Esperanto-klubo en Stirio.[3]

Ĝemelurbo

Referencoj

  1. [1] Informpaĝo pri publikaj infanĝardenoj en Leoben (nur germanlingva).
  2. [2] Resumo de la historio de la malnova gimnazio Leoben sur ĝia retpaĝo.
  3. [3] Teksto pri la historio de la Esperanto-movado en Stirio sur la retejo de la Aŭstria Esperanto-Federacio.
Riverbordo de Leoben
Ĉefplaco de Leoben