Leon Janiszewski

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Leon Janiszewski (naskiĝis en 1810 en Kalisz, mortis la 27-an de februaro 1861 en Tbilisi) – pola poeto, muzikisto kaj tradukisto.

Vivo

De 1829 studis polan filologion en Varsovia Universitato. En 1830 iĝis piarista novulo, sed rezignis por partopreni novembran ribelon kontraŭ Rusia Imperio. Li vundiĝis kaj poste estis malliberigita. En la jaroj 1831-1841 restis en Babrujsk kaj ties ĉirkaŭaĵoj. De tie estis sendita al Tbilisi, kie estis instruisto de muziko. Lia verkaro estas klasifikata al posta romantikismo. Li tradukis interalie: Ciganoj kaj Kaŭkaza militkaptito de Aleksandr Puŝkin.

Elektitaj verkoj

  • Obrazy i myśli z podróży do Tyflisu (Bildoj kaj pensoj el vojaĝo al Tyflis)
  • Dwa dni (Du tagoj)