Leon Paul Charles Cogen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Léon Paul Charles COGEN [kogen] (naskiĝis la 18-an de septembro 1876 en Gent, mortis dum la Dua mondmilito[1]) estis belga doktoriĝinta juristo, advokato, poste pacjuĝisto en Ninove kaj belga esperantisto kaj stenografiisto, membro de la Lingva Komitato.

Léon Cogen konis la ĉefajn eŭropajn lingvojn (krom slavajn). Li estis elpensinto de kalendar-reformo, pri kiu li ankaŭ prelegis dum Somera Universitato en 1928) ktp.

Esperanto kaj stenografio

Esperantisto Cogen estis de decembro 1898 post legado de artikoloj de Charles Lemaire en Le Petit Bleu. Li estis vicprezidanto de Belga Ligo Esperantista (BLE) kaj prezidis belgajn Esperanto-kongresojn post la unua mondmilito. Cogen ankaŭ estis prezidanto de Internacia Asocio de Esperantistaj Stenografiistoj (IAES) kaj redaktis la periodaĵon "Internacia Stenografiisto". Li klopodis enigi Esperanton en la internaciajn kongresojn de stenografio.

Verkoj

Cogen postlasis prozajn kaj versajn tradukojn el la flandra kaj franca lingvoj kaj multajn originalaĵojn kaj Esperantigojn de kantmuzikaĵoj; parto estas konservata en la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet. En 1922 li verkis "La demando pri la plibonigo de l' Muzikskribo kaj ĝia solvo per la Aŭtonoma Muzikskribado", kies propagandon servis eta societo kreita de li en 1924. Li kontribuis al Belga Esperantisto kaj Suno Hispana.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referenco

  1. Belga Esperantisto, decembro 1945, p. 2