Leona Lando
El Vikipedio
| País Llïonés Leona Lando |
|
| Bazaj informoj | |
|---|---|
| Ĉefurbo | Leono (3.162 mil) |
| Ĉefa(j) lingvo(j) | leona, hispana, portugala |
| Plej ofta(j) religio(j) | plejparte katolikoj, tamen ne estas oficiala ŝtatreligio inter alie ĉar ne estas oficiala ŝtato. |
| Areo % de akvo |
38.436 km² ? |
| Loĝantaro | 1.046.334 (2005) |
| Loĝdenso | 27,22/km² |
| Horzono | UTC+1 (en somero +2) |
| Politiko | |
| Sendependiĝo | Ne estas sendependa |
| Ekonomio | |
| Valuto | Eŭro (EUR) |
La Leona Lando estas eŭropa reĝlando proponata kaj reklamata de leonaj regionistoj aŭ "leonistoj" situa en teritorioj de la nunaj Hispanio kaj Portugalio. Ĝi estus formita, laŭ la menciataj leonistoj, de la teritorioj kun kulturo kaj leona lingvo: la hispanaj provincoj Leono, Zamoro, Salamanko, la portugala distrikto Bragança, la regionoj de Valduerras kaj Tribes (Orenso), Liébana (Kantabrio), la Strioj de Valderaduey kaj Carrión kaj Barcu de Tormes (Kastilio).
Laŭ statistiko de 2005, tion akceptus 42% de la salamankanoj kaj 31% kaj de zamoranoj kaj de leonanoj.
Kiel administra regiono enhavanta la tri menciitajn hispanajn provincojn, Leono ekzistis el 1833 al 1855.