Leonard Feather

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Leonard Geoffrey FEATHER (* 13-an de septembro 1914 en Londono; † 22-an de decembro 1994 en Los-Anĝeleso, Kalifornio) estis brita ĵazmuzikisto, ĵazĵurnalisto kaj -kritikisto, komponisto, produktisto kaj ĵazhistoriisto, kiu verkis inter alie por la ĵazrevuo Down Beat kaj konatiĝis per multaj ĵazlibroj.

Vivo

Feather alkreskis en Londono kaj verkis jam ekde siaj malfruaj dekaj jaroj pri filmo kaj ĵazo. Li ludis pianon kaj klarneton (kelkaj el liaj sonregistraĵoj publikiĝis) kaj komponis poste ankaŭ mem (kion interpretis Mel Torme kaj B. B. King). Post kiam li en 1935 unuan fojon vizitis Usonon kaj alterne tie kaj en Anglujo laboris kiel diskoproduktanto kaj aranĝisto (inter alie por Duke Ellington kaj Louis Armstrong, en Anglujo por Benny Carter), li finfine transloĝis en 1939 je Novjorko. Tie li produktis diskojn kun Lester Young kaj Charlie Parker samkiel la unuajn diskojn de Dinah Washington, George Shearing kaj Sarah Vaughan. En la 1940-aj jaroj li organizis en Novjorko la koncertojn en Carnegie Hall kaj estis gazetara agento de Duke Ellington.

Ekde 1943 Feather estis redaktisto ĉe Esquire Magazine kaj kolumnisto por la revuoj Metronome, Down Beat, Playboy (ekde 1959 li estis ties ĉefredaktisto), por Los Angeles Times kaj por Jazz Times. Konata estis la „Blindfold Test“, kiun li enkondukis en 1946 ĉe Metronome: li prezentis al ĵazmuzikisto dum intervjuo muzikon, kiun tiuj devis alordigi al la ĵustaj aŭtoroj. Ili aperis ekde 1951 regule en Down Beat. En 1960 Li transloĝis al Los-Angeleso. 1972–1974 li instruis ĉe la Universitato de Loyola kaj 1987–1988 ĉe la Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso. En la radio li dum jaroj anoncis la muzikprogramon de Voĉo de Ameriko.

Leonard Feather verkis la akompantekstojn por miloj da ĵazaj sondiskoj kaj estis longan tempon la ĉefa ĵzkritikisto. Ekde 1967 li tenis ankaŭ televid-elsendon Feather on Jazz. Li estas ankaŭ konata kiel verkinto de multaj libroj pri ĵazo kaj aparte de sia ĵaz-konsultlibro, por kies verkado li regule dissendis demandilojn al muzikistoj.

La filino de Feather estas ĵazkantistino kaj kantoverkistino Lorraine Feather (* 1948).

Verkoj

  • Inside Bebop 1949, neu als Inside Jazz, Da Capo, 1977, ISBN 0-306-80076-4
  • The book of Jazz – a guide to the entire field, New York 1957, 1961, 1976, Horizon 1988
  • Passion for Jazz, Da Capo
  • Pleasures of Jazz, Delacorte 1977, ISBN 0-385-28786-0
  • From Satchmo to Miles, 1973, neu Da Capo 1987, ISBN 1-4176-1892-2
  • The Jazz Years: Earwitness to an Era, Da Capo 1987
  • mit John Tracy: Laughter from the Hip, Horizon 1963
  • Encyclopedia of Jazz 1955, Horizon 1960 (als New Encyclopedia of Jazz), neu 1984 mit Gitler
  • Encyclopedia of Jazz in the 60s, 1966, 1986 (Aktualisiertes Material zur Encyclopedia of Jazz von 1960)
  • mit Ira Gitler: The encyclopedia of Jazz in the 70s, Horizon Press 1976, 1987 (Aktualisiertes Material zur Encyclopedia of Jazz von 1960 und Encyclopedia of Jazz in the 60s, 1966)
  • dies. Biographical encyclopedia of Jazz, 2. Aufl., Oxford University Press 1999, ISBN 0-19-507418-1 (Biografien von rund 3.300 Jazzmusikern)
  • The Encyclopedia Yearbook of Jazz, Horizon 1956, Nachdruck bei Da Capo 1993, ISBN 0-306-80529-4
  • Joachim-Ernst Berendt Story des Jazz, rororo 1997, Artikel Armstrong und Ellington, Bebop, Cool Jazz und Hard Bop

Diskografio

Feather ludis inter alie kun Louis Armstrong, Barney Bigard, la Marsala Band kaj Sarah Vaughan. Liaj propraj bandoj nomiĝis Ye olde english swynge band, Esquire all americans kaj Playboy Jazz All Stars.

  • 1937–1945: Leonard Feather 1937–1945 (Classics)
  • 1951: Leonard Feather’s Swingin’ Swedes (Prestige)
  • 1954: Dixieland Vs. Birdland (MGM)
  • 1954: Cats Vs. Chicks (MGM)
  • 1954: Winter Sequence (MGM)
  • 1956: West Coast Vs. East Coast (MGM)
  • 1956: Swingin’ on the Vibories (MGM)
  • 1957: Hi-Fi Suite (MGM)
  • 1957: 52nd Street (VSOP)
  • 1957: Leonard Feather Presents BOP (Polydor)
  • 1958: Swingin’ Seasons (MGM)
  • 1959: Jazz from Two Sides (Concept)
  • 1971: Night Blooming Jazzmen (Mainstream)
  • 1971: Freedom Jazz Dance (Mainstream)
  • 1971/1972: Night Blooming (Mainstream)
  • 1972: All-Stars (Mainstream)
  • 1997: Presents Bop (Tofrec)

Eksteraj ligiloj