Leonard McCoy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
DeForest Kelley kiel d-ro Leonard H. McCoy en la epizodo "Shore Leave (forlaso de la bordo) de 1967, el la televida serio Star Trek

D-ro Leonard Horatio McCoy estas rolo el la fikcia universo de la sciencfikciaj filmoj Star Trek. En la origina televida serio de la 1960-aj jaroj li estis gvida kuracisto de la stelŝipo Enterprise (NCC-1701 kaj NCC-1701-A). Lian rolon en la serio de la 1960-aj jaroj ludas la aktoro DeForest Kelley. La membriĝon de d-ro McCoy en la stelŝiparo de la Unuiĝinta Federacio de Planedoj kaj la vojon al konstanta membreco en la teamo de la stelŝipo priskribas la kineja filmo Star Trek de 2009, kie la rolon de la juna Leonard McCoy transprenas la aktoro Karl Urban. Kiam la kuracisto pensiiĝas el la servo de la stelŝiparo, li havas la rangon de admiralo.

Leonard McCoy naskiĝis en 2227. Inter la jaroj 2245 kaj 2249 li studis en la universitato de Misisipo, poste ĝis la jaro 2253 plustudis medicinon. Dum la jaro 2266 li komencas sian deĵoron kiel gvida kuracisto en la rango de leŭtenanta komandanto (vic-kolonelo) en la stelŝipo Enterprise. Kapitano de la ŝipo estas James Tiberius Kirk, bona amiko de Leonard.

D-ro McCoy estis unu el la ĉefaj karakteroj de la origina televida serio Star Trek pri la esploraj kosmaj vojaĝoj de la stelŝipo, kaj ofte havis kontraŭan opinion al la logike kaj senemocie analizema duonvulkanano Spock.

Karl Urban kiel d-ro McCoy en la kineja filmo Star Trek de 2009

McCoy estas decida kontraŭanto de la moderna teknologio de sia jarcento, kaj aparte skeptikas pri la teletransportado kaj kosmotransportado ofte aplikata sur la veturiloj de la stelŝiparo por transporti homojn inter pluraj stelŝipoj aŭ de orbite cirkulantaj stelŝipoj al planedoj kaj inverse. Malgraŭ tiu kontraŭteknologiemo li en la 4-a kineja filmo de la serio estas forte ŝokata, kiam li konsciiĝas pri la medicinaj teknikoj de la 20-a jarcento ("Tio estas plej malluma mezepoko!").

La kuracisto estas la aŭtoro de poste standarda lernolibro "Kompara fiziologio de eksterteraj specioj de Leonard McCoy" (ekzemple angle Leonard McCoy's Comparative Alien Physiologygermane Leonard McCoys vergleichende Physiologie außerirdischer Spezies), kiu en 2374 estas radie sendata al la stelŝipo Voyager, por refunkciigi la medicinan-holografian kriz-okazan programon.

Post la pensiiĝo, li ankoraŭ aperas en la unua epizodo de la serio Star Trek: La sekva jarcento: La 137-jara admiralo McCoy vizitas la medicinan stacion de la stelŝipo Enterprise-D kaj poste havas interparolon kun la leŭtenanta komandanto Data, kiu per transportileto kondukas lin al sia stelŝipo. Ankaŭ en la romanoj verkitaj de William Shatner, la origina aktoro de la rolo de kapitano James T. Kirk, la intertempe pli ol 150-jara McCoy havas gravan rolon. En la romanoj, ludantaj post la eventoj de la serio Star Trek: La sekva generacio, li estas pasaĝero kaj ŝipa kuracisto en la privata stelŝipo Belle Rêve de James T. Kirk.

En la originala anglalingva versio de la filmaro, d-ro McCoy havas la kromnomon "Bones" ("ostoj"), probable aludo al la tradicia, neformala anglalingva vorto "sawbones" ("ostosegisto") por kuracisto. En la germanlingva sinkronizo tamen li ricevas la kromnomon "Pille" ("pilolo"). Aparte la stelŝipa kapitano, kiel menciite bona amiko de McCoy, emas nomi lin neformalisme per tiuj kromnomoj.