Leonardo Bruni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leonardo Bruni

Leonardo BRUNIARETINO (n. en 1369 - m. la 9-an de marto 1444) estis eminenta humanisto, historiisto kaj kanceliero de Florenco dum frua Renesanco. Li estas kelkfoje rigardita kiel la unua moderna historiisto.

Bruni naskiĝis en Arezzo (Toskanio), kaj estis la ĉefa lernejano de Coluccio Salutati. Li fariĝis lia posteulo kiel kanceliero inter 1410 kaj 1411, kaj denove ekde 1427 ĝis sia morto. La epoko de la kanceliero Bruni ne estis tiom tumultema kiom la antaŭaj jaroj : Florenco tamen daŭre partoprenis militojn. Bruni cetere ne estris la urbon tiom firme kiom sia antaŭulo, ĉar la familioj Albizzi kaj Mediĉoj iom post iom proprigis al si la veran urban potencon. Bruni estis identigita de Arthur Field kiel unu el la komplotanoj kontraŭ Kosimo de Mediĉo en 1437. Li mortis en 1444 kaj estis anstataŭita de la kanceliero Carlo Marsuppini.