Leonid Stadnik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leonid Stadnik
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1970 (1970-08-05)
en Podoliantsi
Morto 24-an de aŭgusto 2014 (2014-08-24) (44-jaraĝa)
en Podoliantsi
Mortokialo cerba sangado
Ŝtataneco UkrainioSovetunio
Alma mater Polissia National University
Okupo
Okupo bestokuracisto • kirurgo
vdr

Leonid Stadnik (pron. Leonjid Stadnjik) (* 1971 en Podoljanci - 24-an de aŭgusto 2014) estis en 2007 kun alto de 2,59 metroj, la plej alta homo de la mondo.

Li vivis en la ukraina vilaĝo Podoljanci kun sia patrino Halina.

La enorma kresko de la viro komenciĝis en lia aĝo de 14 jaroj post cerbooperacio kaj daŭras eĉ hodiaŭ. Li laboris kiel veterinaro (bestkuracisto) en bovobieno, ĝis liaj piedoj frostis vintre, ĉar li ne havis konvenajn vintrajn ŝuojn.

Li famiĝis per dissendo de SternTV, sed listiĝis en la Guinness-libro de rekordoj nur la 8-an de aŭgusto 2007, ĉar li pli frue rifuzis necesan viziton de fak-kuracisto. Li anstataŭis Xi Shun en la Ginis-libro por mallonga tempo (ĝis 20-an de augusto 2008), ĉar li ne lasis sin mezuri laŭ la novaj (24-horaj) mezurmetodoj de la Ginis, kiuj celis averaĝan mezuralton de 24 horoj.

La (oficiale) plej alta homo estis en la historio la usonano Robert Wadlow el Alton, Illinois, kiu en 1940 mortis kun korpoalto de 2,74 metroj.