Leono (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri urbo kaj regiono de Hispanio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Leono (apartigilo).
Situo de Leono en Hispanio

Leono (leonlingve Llión, hispanlingve León) estas urbo en la aŭtonoma regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio.

Leono estis fondita en la jaro 68, fare de la romianoj, kiu tie instalis legionon, de kie devenas la nomo. Post la araba konkero ĝi estis preskaŭ senpopoligita, kaj estis refondita en la jaro 856, fare de la reĝo Ordoño I. Ĝi fariĝis la ĉefurbo de la Astur-Leona reĝlando en 914. La urbo estis grava dum la Mezepoko.

Katedralo de Leono
Palaco de Guzmanes kaj komenco de la Mallarĝa Strato en Leono

Ĉefa vidindaĵo estas la belega gotika katedralo, kiu famas pro siaj impresaj vitraloj.

Aliaj monumentoj estas la Baziliko de Sankta Isidoro kaj la Hotelo (Hostal) Sankta Marko. La Casa de Botines estas verko de Antoni Gaudí. En la malnova kvartalo troviĝas restaĵoj de la Muregoj romia kaj mezepoka.

Leono estas ĉefurbo de samnoma provinco. Ĝin trairas la Jakoba Vojo. Ĉefaj urboj: Ponferrada, Astorga, Sahagún, La Bañeza

Leono donis sian nomon al historia Reĝlando. Ĝian kernon konsistigis la nunaj provincoj de Leono, Zamoro kaj Salamanko, kiuj estis konsiderataj historia regiono. Nun ili apartenas al la aŭtonoma regiono Kastilio kaj Leono.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Urbestraro de Leono (hispane)



Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara