Leono la 5-a (Armenio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bust Leon V of Armenia.jpg

Leono (aŭ Levon) 5-a de Armenio (kelkfoje ankaŭ konata kiel la 6-a) 1342-1393 estis suverena reĝo de la Armena reĝlando en Kilikio (aŭ Malgranda Armenio) de 1374 al 1393.

Li estis filo de Johano de Lusignan (filo de Amalriko de Tiro kaj de Izabela de Armenio, filino de Leono la 3-a de Armenio) kaj de lia edzino Soldane (filino de Georgo la 5-a de Kartvelio). Li entroniĝis post la morto de lia malproksima kuzo kaj onklo Konstantino la 6-a. Leono kaj lia edzino, Margareta de Soissons, estis kronitaj en Sizo la 14-an de septembro 1374.

Post pluraj bataloj kontraŭ pli fortaj trupoj de mamelukoj, li rifuĝis sin en la fortikaĵo de Kapan, kie li kapitulacis. La mamelukoj portis lin en malliberon al Kajro en 1375, kie li estis enkarcerigita plurajn jarojn. En 1382, la reĝo de Kastilio, Johano la 1-a peris por lia liberiĝo kaj invitis lin en Kastilion kie la reĝo donacis al li la senjorejojn Madrido kaj Reĝurbo. Li neniam reklamis la armenan tronon kaj forpasis en Calais (Francio), la 29-an de novembro 1393. Liaj restaĵoj estis entombigitaj en la baziliko Sankta Denizo, proksime de Parizo. Li havis leĝan filinon, Maria de Lusinjano (kiu forpasis antaŭ la patro), kaj du neleĝajn, Gido kaj Stefano.

Je lia morto, Jakobo la 1-a (Kipro), malproksima parenco lia, fariĝis la pretendanto al la reĝtitolo de Armenio.