Leono la 9-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bruno, la estonta papo Leono la 9-a, naskiĝis en Egishajmo (Eguisheim, Alta Alzaco) la 21-an de junio 1002. Li estis filo de la Grafo de Nordgau kaj tre frue iris studi al Toul, en la episkopa lernejo. Aliĝinte al la reformema tendenco de la eklezio, li estis elektita en 1024 episkopo de tiu urbo kaj komencis labori por restarigi la pastran disciplinon, batalante kontraŭ la nikolaismo kaj la simonio.

La imperiestro Henriko la 3-a lin nomumis papo en decembro 1048, sed li rifuzis rigardi sin tia, tiel longe kiel lin ne akceptos la roma pastraro kaj la roma popolo, kio okazis la 12-an de februaro 1049. Li penis starigi la sendependencon de la eklezio el la laikaj potencoj, sed lia situacio en Romo lin devigis apogiĝi sur la imperiestro, kiu lin protektis kontraŭ la riĉaj italiaj familioj. Li restis nur kelke da monatoj en Romo dum sia papado sed multe vojaĝis, reveninte trifoje en Alzacon.

Fine de lia vivo li estis kaptita de la normanoj, kiuj lin gardis en duonkaptiteco. Li tamen povis sendi legaton al Konstantinopolo por diskuti kun la patriarko kaj provi repacigi lin kun Romo, sed tiu sendito ne havis la necesan lertecon kaj fine ekskomunikis la patriarkon la 16-an de julio 1054, kreante la grandan orientan skismon. Sed pri tio oni ne povas kulpigi Leonon la 9-an, ĉar li jam mortis antaŭ 3 monatoj, la 19-an de aprilo, kiam tio okazis.

Eksteraj ligiloj

greke http://juillot.home.cern.ch/juillot/leon9.html greke http://www.bautz.de/bbkl/l/Leo_IX.shtml greke http://www.heiligenlexikon.de/index.htm?BiographienL/Leo_IX_.htm greke http://www.vaticanhistory.de/vh/html/body_deutsche_papste.html