Leontodono
El Vikipedio
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
vidu tekston |
||||||||||||||
Leontodono (science Leontodon) estas asteraca genro de plurjaraj laktosukohavaj herboj kun baza rozeto el pli-malpli entranĉaj folioj, kun senfolia, senbranĉa pedunklo, apekse portanta flavan, langetfloran kapitulon, kaj kun senbekaj akenoj, havantaj plumecajn harojn po pluraj; ĉirkaŭ 50 specioj en Eŭropo, Azio kaj Norda Afriko.[1]
- Leontodon autumnalis Aŭtuna leontodono
- Leontodon hispidus Vila leontodono
- Leontodon hispidus hyoseroides Entranĉita leontodono
- Leontodon taraxacoides Nudtiga leontodono
- Leontodon incanus Griza leontodono
- Leontodon pyrenaicus helveticus Svisa leontodono