Leopold Dreher

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Leopold DREHER, (pseŭdonomo: Leo Turno) hebreo, doktoro, advokato. Naskiĝis en la 24-a de oktobro 1896, loĝis en Krakow. Aktiva cionisto, multe verkis en la antikva hebrea lingvo. Esperantisto de 1911. En 1912 dum la UK en Krakow li jam estis ano de la organiza komitato. En 1918 li instigis al eldono de Esperanta Voĉo kaj estis la redaktanto dum kelkaj jaroj. Ano de la ekzekutiva komitato de PED. Lia unua tradukaĵo aperis (el la germana) en 1913 en Juna Esperantisto. Poste multaj aperis en Pola Esperantisto, Esperanta Voĉo, Esperanto Triumfonta, HDE, k.a. Li verkis ankaŭ prilingvajn studartikolojn. En 1922 aperigis kompletan lernolibron por poloj, (eliris 4 eldonoj), en 1925 superan kurson de Esperanto, en 1931 anekdotaron "Studo per Rido". Multaj kursoj. Lingva Komitatano. Kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.