Leopold Elb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leopold Elb
Persona informo
Morto 4-an de aŭgusto 1912 (1912-08-04)
en Darłówko
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Aurelie Elb
Okupo
Okupo esperantistotradukisto
vdr

Leopold Arthur ELB, mortinta la 4-an de aŭgusto 1912 en aĝo de 56 jaroj en Rügenwaldermünde (Pomerio, pola nomo Darłówko), pro kor-apopleksio dum bano en la Balta Maro[1], estis germana esperantisto kaj membro de la Lingva Komitato. Li publikigis tradukon de la poemo Lorelej' de Heinrich Heine kaj tradukis la libron "Espéranto et Croix-Rouge" de Bayol (1905) el la franca lingvo al la germana ("Esperanto und Rotes Kreuz", 1906).

Elb direktis komisionon por verkado de deklingva esperanta vortaro, kiu tamen ne aperis. Li estis ĉefa kunlaboranto pri la germana parto de la Akademiaj Korektoj (1914) de la Universala Vortaro kune kun Paul Christaller kaj "fraŭlino Scheffer".[2]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1908: Traduko de: La malfeliĉuloj - unuakta komedio. En: Tri unuaktaj komedioj. Berlin 1908, p. [1] - 53.
  • 1910: Medicina kaj vulgara signoj de la reala morto. En: Internacia Scienca Revuo. Paris 1910, [7] (1910), 82, p. 266 - 270.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nekrologo en Scienca Gazeto 1-a jaro 1912, n-ro 10, p. 129.
  2. Fundamento de Esperanto en la prilaboro de André Albault, 1963, p. 264 (senŝanĝa represo 1991).